El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis en Ŝanhajo seminario pri historio de Esperanto-movado en Ĉinio

| 2018-11-05
Bookmark and Share

Antaŭtagmeze de la 27-a de oktobro, la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) okazigis seminarion pri historio de Esperanto-movado en Ĉinio. La okazaĵon prezidis Zhou Tianhao, prezidanto de ŜEA. Pli ol 20 kleruloj ĉeestis.



La ĉefa programero de la seminario estas la raporto titolita "Influo de Fruaj E-gazetoj al E-movado", farita de sinjoro Zheng Yu, konsilano de ŜEA. La raporto diskonigis kelkajn Esperantajn gazetojn de ĉinaj maldekstruloj en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, ekzemple La Espero, La Mondo, La Lingvo-Scienco, Ĉinio Hurlas kaj aliaj, kiuj estas nekonataj de nunaj junaj esperantistoj. La raporto temas pri la naskiĝo, disvolvo kaj fino de tiuj gazetoj, pri la stariĝo de Ĉina Proleta Esperantista Unio, kaj pri historio de la maldekstra movado en Ŝanhajo antaŭ la ĉiuflanka rezistmilito kontraŭ japana agresado. 


Post la raporto, la partoprenantoj diskutis kun la raportinto pri la E-gazetoj kiuj antaŭenigis la E-movadon de Ŝanhajo kaj influis tiun en la tuta lando en la komencaj jaroj de la 19-a jarcento. Krome, ili diskutis ankaŭ pri la rolo de la internacia lingvo en konstruado de "La Zono kaj Vojo".



Sekve, irana esperantisto Saed Abbasi diskonigis al la ĉeestantoj la influon de Esperanto al disvolvado de Irano. Li menciis la iranan verkiston Jusef Etesami, kiu pionire enkondukis Esperanton en Iranon, kaj kion la verkisto skribis pri la lingvo kaj la himno La Espero en sia moderna irana gazeto en persa lingvo.


Post la seminario, Wang Minhao, honora prezidanto de ŜEA sciigis al la partoprenantoj la 3-an E-forumon de Kvin Provincoj kaj Urboj en la urbo Xinxiang de la provinco Henan.


Raportita de Shen Xiaoxi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments