El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Peng Liyuan okazigis bankedon por bonvenigi gastojn en Ŝanhajo

| 2018-11-05
Bookmark and Share


Vespere de la 4-a de novembro, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bankedon por bonvenigi gastojn el diversaj landoj, kiuj venis al la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.



Xi faris salutparolon, en kiu li, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, varme bonvenigas diverslandajn ŝtatestrojn kaj invititojn. Xi diris, ke Ŝanhajo estas la plej granda centro de ekonomio de Ĉinio kaj la fronto de reformado kaj pordomalfermo, la urbego atestis la historian procezon de malfermo kaj eksteraj kunlaboroj de la moderna Ĉinio, kaj ankaŭ partoprenis en la reformado kaj pordomalfermo dum la pasintaj 40 jaroj. La ekspozicio estas ĉina, sed ankaŭ monda, ĉar ĝi ne estas ordinara foiro: ĝi estas granda politiko de Ĉinio por pluapaŝa pordomalfermo sur pli alta nivelo, kaj grava ago de la lando por malfermi ĝian merkaton al la mondo.


Dum la ekspozicio, 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj prezentos siajn atingojn al la mondo, pli ol 3600 firmaoj el diversaj lokoj kontaktos diverslandajn aĉetantojn. Krome, la invititoj diskutos pri internacia komerco kaj regado de tutmonda ekonomio. Tio estas atendinda okazaĵo, de kiu profitos diverslandaj amikoj. Sub la subteno kaj klopodo de ĉiuj flankoj, la ekspozicio certe fariĝos altnivela internacia eksponado, kaj ludos aktivan rolon por profundigi internacian komercan kunlaboron, kune kontribui al la iniciato "La Zono kaj Vojo", starigi novan platformon por ekonomia tutmondigo, feliĉigi diversajn popolojn kaj krei homaran komunumon de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments