El Popola Ĉinio>头条新闻>

Belga oficisto pri ekstera komerco: Importa Ekspozicio kreas por mez- kaj malgrandaj entreprenoj bonan ŝancon

| 2018-11-05
Bookmark and Share

Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Ŝanhajo, kie okazas Ĉina Internacia Importa Ekspozicio


Lastatempe Michel Kempeneers, ĉefa funkciulo de Eksport-Investa Agentejo de Wallonia, Belgio, diris dum intervjuo, ke okazigo de importa ekspozicio estas konkreta rimedo de Ĉinio por plua malfermo, kaj montris la decidon kaj respondecon de Ĉinio persisti en multflankismo de komerco. Li konstatis, ke la ekspozicio donas al mez- kaj malgrandaj entreprenoj de Belgio disvolvan ŝancon, kaj pli da belgaj produktaĵoj eniros en ĉinan merkaton per la ekspozicio kiel platformo.


Kempeneers diris, ke nun senĉese kreskas ĉina postulo pri produktaĵoj pli bonkvalitaj kaj kun specifaj trajtoj, kaj Belgio volas igi siajn varojn pli konataj en Ĉinio kaj vendi pli da specialaĵoj en la lando. "La ekspozicio eble estas bona ŝanco por ke famaj belgaj produktaĵoj, inkluzive de agrikulturaĵoj, ĉokolado, biero kaj kosmetikaĵoj, eniru en ĉinan merkaton. La importa ekspozicio, unuafoje okazigata de Ĉinio, utilos al popularigo de belgaj produktaĵoj."  


Laŭ Kempeneers, por multaj mez- kaj malgrandaj firmaoj de Belgio, la ekspozicio havas gravan signifon, ĉar ĝi liveras oportunon kaj bonan ŝancon por ilia disvolvado en ĉina merkato kun grandega potenciala forto. "Por mez- kaj malgrandaj entreprenoj aŭ privataj fabrikantoj de specialaj produktoj, kiel produktantoj de naturaj agrikulturaĵoj, tio estas unika ŝanco por negoci en Ĉinio. Nun ili povas facile vendi siajn produktaĵojn en Ĉinio, tamen antaŭe, tion povis fari nur grandaj firmaoj. La ekspozicio kunigas mez- kaj malgrandajn entreprenojn kun ĉina merkato. Dank' al tio iliaj produktaĵoj povas eniri en ĉinan merkaton." 


Kempeneers opiniis, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj la progreso de interligo kaj interkomunikado ebligas vendadon de belgaj varoj en Ĉinio. "Ni planas, kune kun e-komerca platformo de Ĉinio, esplori novajn markojn de ĉokolado, biero kaj kosmetikaĵoj en Pekino kaj Ŝanhajo ene de unu monato post la ekspozicio. Do por ni la ekspozicio nur estas la unua paŝo de kunlaboro kun Ĉinio, kaj ni daŭre diskonigos niajn produktaĵojn per interreto."


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments