El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion diris fremdlandaj amaskomunikiloj pri la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en ĈIIE

| 2018-11-06
Bookmark and Share

En la 5-a de novembro inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faris paroladon en la malferma ceremonio. Lia parolado estis raportita de fremdlandaj amaskomunikiloj, laŭ kiuj tio montras la sincerecon de Ĉinio pluapaŝe vastigi pordmalfermon, akceli tutmondan komercadon kaj doni pliajn ŝancojn al la mondo.


Sincera malfermo



Associated Press raportis, ke okaze de la malfermo de tiu altnivela ekspozicio ĈIIE, kiu celas reformi la figuron de Ĉinio kiel “tutmonda aĉetanto”, ĉina prezidanto Xi Jinping promesis plie malfermi ĉinan merkaton. "Ĉinio sincere malfermas sian merkaton al diversaj landoj." Tion diris Xi en sia parolo al la invititoj, inkluzive de rusa ĉefministro Medvedev.



Financial Times raportis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la inaŭguro de ĈIIE, ke Ĉinio pluapaŝe malaltigos la dogantarifon. Xi promesis, ke Ĉinio rapidigos la malfermadon en la kampoj de telekomunikado, edukado, medicino, kulturo kaj aliaj. Li diris, ke la lando subtenas la Mondan Komercan Organizon fari necesan reformon, kaj kune gardos la multflankan komercan sistemon.


Reuters diris, ke ĈIIE montras la volon de Ĉinio subteni la tutmondan liberan komercon. Xi diris: "Diversaj landoj devas persisti en la politikoj pri malfermo kaj firme kontraŭi protektismon."


Kune gajni



Laŭ fremdlandaj amaskomunikiloj, plivastigo de importado fare de Ĉinio estas elekto por kungajno de ĉiuj flankoj.


Wall Street Journal menciis, ke Ĉinio, la plej granda eksporta lando, nun starigas sian novan figuron de granda importa lando. Ĉinio, pere de ĈIIE, rearanĝos sian ekonomian strukturon kaj faros ĝustan vojlinion por ekonomia tutmondiĝo.


Eksponaj budoj de ĈIIE estas tre popularaj, kaj ilin luis 2800 alilandaj kompanioj el 130 landoj, inkluzive de Boeing, Caterpillar, Facebook, Tesla, Qualcomm kaj aliaj grandaj entreprenoj.


La ekspozicio altiris tiom multe da entreprenoj pro la grandega aĉetpovo de Ĉinio pri avangardaj industri-produktaj sistemoj, manĝaĵoj, aliaj konsumaĵoj kaj servoj el aliaj landoj. Laŭ la anticipa kalkulo de ĉinaj kaj alilandaj ekonomikistoj, la grandega postulo de la lando eble mirigos la mondon, simile al la antaŭa skuo alportita de grandegaj produkt-kvantoj de ĝia fabrik-industrio al la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments