Fokuso en importado: Ĉinio prezentas novan ekonomian vidpunkton al la mondo

| 2018-11-08
Bookmark and Share

Komence de novembro Ŝanhajo gastigas Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, kiu donas al firmaoj de la tuta mondo la eblecon montri siajn varojn al ĉinoj kaj ilin eksporti al la ĉina merkato, la plej granda en la mondo.



Jam de multaj jaroj Ĉinio kaptas atenton de la mondo pro du aferoj: la granda kaj kreskanta nombro de ĉinaj turistoj eksterlande, kiuj cetere estas tiuj, kiuj plej elspezas eksterlande, kaj la kresko de konsumado de importitaj varoj en la ĉina merkato. Tio evidente montras kreskon de aĉetopovo de ĉinoj, kiuj nun volas viziti aliajn landojn kaj aĉeti varojn antaŭe nekonatajn de ili, kiel luksaĵoj, aŭtoj de fremdaj markoj, drinkaĵoj kaj manĝaĵoj. La kresko de ĉina merkato kreas valorajn oportunojn por alilandaj firmaoj.


Mi mem antaŭe komentis en aliaj artikoloj pri la kresko de importado en Ĉinio: en ĉinaj superbazaroj eblas aĉeti biskvitojn, ĉokoladojn, lakton, fromaĝojn, salamojn, vinojn kaj aliajn frandaĵojn el pluraj landoj de ĉiuj kontinentoj. Multajn varojn, kiujn mi kutimis aĉeti en Eŭropo, mi sukcesas trovi ĉi tie. Importado de fruktoj, kiel ĉerizoj kaj avokadoj el Ĉilio, kreskadis pro la emo de ĉinoj gustumi fruktojn el aliaj landoj. Kiam mi biciklas surstrate en Pekino mi ofte vidas luksajn aŭtojn de eŭropaj markoj, inter ili Ferrari kaj Porsche, apud mi, kaj en butikumcentroj oni ofte trovas vendejojn de alilandaj kompanioj, mi eĉ vidis kelkajn vendejojn de la brazila kompanio Grendene, ŝajne la plej fama brazila marko de sandaloj, kaj memoris pri malnovaj novaĵoj de brazilaj gazetaroj, kiuj menciis viziton de prezidento de Grendene al Ĉinio kune kun aliaj entreprenantoj akompane al brazilaj prezidentoj Lula kaj Dilma. Estas bone konstatita, ke tiuj vizitoj rezultis en konkretaj kunlaboroj inter ambaŭ landoj, kaj produktoj de Grendene estas ankaŭ troveblaj en multaj aliaj vendejoj tra tuta Ĉinio. Brazilaj sandaloj en Ĉinio kostas pli ol en Brazilo, sed malpli ol en Eŭropo, do eĉ eŭropanoj kiuj turismas en Ĉinio povas profiti la ŝancon.


La ekspozicion en Ŝanhajo partoprenas multaj brazilaj entreprenoj, inter ili estas tiuj, kiuj jam eksportas al Ĉinio, kaj aliaj kiuj klopodas eniri la ĉinan merkaton. Tio povas faciligi mian vivon en la lando, ĉar kelkaj brazilaj produktoj estas ankoraŭ netroveblaj en la ĉina merkato, aliaj estas troveblaj nur en interreto, kaj ilia populariĝo permesus al mi, ekzemple, pli facile kuiri brazilan manĝaĵon en Ĉinio.



Brazilaj amaskomunikiloj ĉi-foje ne povas doni grandan atenton al tiu ĉi ekspozicio, ĉar ĝi okazas tuj post balotado, sekve Brazilo en la nuna momento koncentriĝas en siaj internaj problemoj, sed multaj brazilaj entreprenantoj sin anoncis por eksponi en tiu foiro kaj esperas fari bonajn negocojn ĉi tie: dum multaj landoj adoptas protektismon aŭ simple troviĝas en ekonomiaj malfaciloj, kiuj malfaciligas konsumadon, Ĉinio malfermas siajn pordojn pli kaj pli al importaĵoj.


La simpla fakto, ke Ĉinio organizas ekspozicion specife pri importado estas nekutima afero: landaj registaroj kutime klopodas kreskigi eksportadon kaj malkreskigi importadon, ĉar tio estas la natura maniero por kreskigi la pluson de komerca bilanco, sed Ĉinio agas alimaniere, malfermante sian propran merkaton por kontentigi la postulojn de ĉinoj pri konsumado de importitaj varoj kaj estigi kungajnan modelon de libera komerco surbaze de reciprokeco. Tiu modelo permesas al Ĉinio kaj aliaj landoj kreskigi samtempe eksportadon kaj importadon, kreante pli grandajn ekonomiajn interŝanĝojn kaj laborpostenojn en ambaŭ landoj.


Kiam mi komencis labori en Ĉinio, mi memoras ke la lando subskribis liberkomercajn interkonsentojn kun Korea Respubliko kaj Aŭstralio, kiuj en tiu epoko jam estis gravaj eksportantoj al Ĉinio, kaj nun en superbazaroj estas facile trovi varojn el tiuj landoj, sed mi neniam aĉetis aŭstralian lakton, ĉar eŭropaj markoj estas pli bonprezaj, do mi kutime trinkas lakton el Pollando aŭ Francio, tiuj landoj ankaŭ multe profitas de eksportado al Ĉinio.



En unu el miaj ŝatataj superbazaroj mi foje vidas novajn importitajn varojn, kiujn mi neniam vidis antaŭe, kaj oni provas vendi ĝin kontraŭ pluraj malsamaj prezoj. Mi supozas ke tie oni faras testojn por scii ĉu tiu varo plaĉas al ĉinaj konsumantoj kaj kiun prezon oni emas pagi por ĝi, kaj testado daŭras, ĉiam estas novaj elektebloj kaj multaj el la testitaj varoj, inter ili la polaj kolbasoj, kiujn mi kutimis manĝi dum Arkones, plaĉis al ĉinoj kaj nun estas facile aĉeteblaj en la lando.


Mi deziras sukceson al la foiro en Ŝanhajo kaj esperas trovi en la ĉina merkato pliajn varojn el eksterlando en la estonteco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments