El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estro de franca delegacio: ĈIIE estas sukcesa mondskale grava evento

| 2018-11-08
Bookmark and Share

La 6an de novembro, estro de franca delegacio por ĈIIE Didier Guillaume en gazetara konferenco 


La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estis malfermita en la 5a de novembro. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la inaŭguron kaj faris la prelegon "Kune krei malferman mondan ekonomion kreivan kaj inkluzivan". Estro de franca delegacio kaj ministro pri agrikulturo kaj manĝaĵoj Didier Guillaume opinias, ke la prelego de Xi Jinping havas gravan signifon kaj la okazigo de ĈIIE estas granda sukceso.


Guillaume diris: “mi ĉeestis la inaŭguron de ĈIIE kiel reprezentanto de franca prezidanto. Mi aparte rimarkis, ke prezidanto Xi ripetis la promeson de Ĉinio plivastigi malfermon. Francio aplaŭdas la prelegon de prezidanto Xi.”


Guillaume ankaŭ alte taksis la ekspozicion. Li diris, ke ĈIIE estas mondskale grava evento, kun riĉa signifo kaj mirindeco. “Nun mi povas diri, ke ĉi tiu iniciato atingis grandan sukceson”, li deklaris.


Francaj bovaĵoj en la ekspozicio


Dank' al la ekspozicio, francaj bovaĵoj revenis al Ĉinio post 17 jaroj.


Ĉi-foje, Francio sendis altnivelan delegacion por partopreni la importan ekspozicion. Pli ol 70 francaj kompanioj havas budojn, inkluzive de multaj internaciaj kompanioj.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments