El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefa plenuma oficisto de Google: scienco kaj tekniko ne povas solvi problemojn de la homaro

| 2018-11-14
Bookmark and Share


La ĉefa plenuma oficisto de Google, Sundar Pichai, dum intervjuo de The New York Times esprimis, ke estas naiva la opinio, ke scienco kaj tekniko povos solvi problemojn de la homaro.



Pichai estis demandita, ĉu veninte en la Silician Valon, li ŝokiĝis pro idealismo tie? Li diris: “La optimismo daŭre ekzistas, nur ĝi estas akordigita post pensado. La mondo multe ŝanĝiĝas. Ni pensas pri pli da aferoj, kaj havas pliajn pensojn pri nia farata afero.”



“Tamen nun troviĝas pli profunda demando.”Li aldone diris: “Scienco kaj tekniko ne povas solvi problemojn de la homaro. Estas naiva la ideo, ke scienco kaj tekniko povos solvi problemojn de la homaro.”


Li klarigis, ke “scienco kaj tekniko ja estas puŝilo, tamen la homaro devas mem solvi siajn aferojn. Laŭ mi, ni ĉiuj tro dependas de tekniko por solvi problemojn. Simple sekvi la gvidon de tekniko ankaŭ povas kaŭzi diversajn problemojn.”


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments