El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ambasadoro al Papu-Nov-Gvineo: Kunveno de gvidantoj de APEK antaŭenigos dulandajn rilatojn

| 2018-11-14
Bookmark and Share


"Post kelkaj tagoj ekfunkcios rekta flugo inter Portmoresbo de Papu-Nov-Gvineo kaj Ŝanhajo de Ĉinio, kaj Papu-Nov-Gvineo fariĝos la unua lando en la regiono de pacifikaj insul-landoj kun rekta flugo al Ĉinio. Kunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) baldaŭ okazos tie, kaj tio antaŭenpuŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo kaj tiujn inter Ĉinio kaj pacifikaj insul-landoj," diris Xue Bing, ĉina ambasadoro al Papu-Nov-Gvineo, dum intervjuo en Portmoresbo oktobre.


Xue diris, ke en la lastaj 42 jaroj post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo, la dulandaj rilatoj stabile disvolviĝis. En novembro 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping kaj papu-nov-gvinea ĉefministro Peter O'Neill dufoje renkontiĝis respektive en Pekino de Ĉinio kaj Nadi de Fiĝioj, la du landoj starigis strategian partnerecon de reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo, montrante direkton por la disvolvado de la duflankaj rilatoj. Ĉinio estas la tria plej granda komerca partnero de Papu-Nov-Gvineo, kaj Papu-Nov-Gvineo estas la plej granda kunlaboranto de Ĉinio pri komerco kaj investo kaj grava provizanto de energi-fontoj en la regiono de insul-landoj. Papuo-Nov-Gvineo estas ankaŭ grava celloko de Ĉinio por la disvolvado de "La Zono kaj Vojo" kaj ĉinaj firmaoj.



En majo pasintjare, Xue enoficiĝis kiel ĉina ambasadoro al Papu-Nov-Gvineo. Dum kontaktoj kun lokaj registaro kaj popolo, li aŭdis laŭdojn pri ĉina helpo al la lando. La projektoj helpataj de Ĉinio multe profitigas lokanojn.


En agrikulturo, ĉina teamo el agrikulturaj fakuloj, kunlabore kun agrikultura kolegio de Papu-Nov-Gvineo, provkultivas sekkampan rizon en la provinco Okcidenta Montaro, kaj akiris progreson. Nun la tekniko disvastiĝas kaj la rizo estas kultivata por komerca celo.


En infrastruktura kampo, Ĉinio helpe konstruas stadionon, gimnastikejon, hospitalon kaj lernejon de la lando, kaj monpruntis al ĝi por iuj infrastrukturaj projektoj. La Internacia Kunvena Centro estas la plej granda projekto helpe konstruita de Ĉinio en la regiono de pacifikaj insul-landoj.


En la kampo de medicino, Ĉinio sendis al la lando naŭ teamojn de kuracistoj en la sinsekvaj 16 jaroj. La programo kunlabore inter Ĉinio, Aŭstralio kaj Papu-Nov-Gvineo kontraŭ malario ricevis bonan socian rezulton.


En la kampoj de edukado kaj kulturo, Ĉinio liveris al pli ol 440 lokaj studentoj registaran stipendion en la pasintaj pli ol dek jaroj por finance subteni ilin lerni en Ĉinio.


Xue emfazis: "La helpo el Ĉinio estas neprofitcela kun nenia aldonita kondiĉo. Ĉio ĉi estas por kontentigi ilian postulon de disvolvado."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments