El Popola Ĉinio>头条新闻>

O'Neill, ĉefministro de Papu-Nov-Gvineo: Ni bonvenigas ĉinan prezidanton Xi Jinping

| 2018-11-15
Bookmark and Share


Laŭ invitoj de Bob Dadae, ĝenerala guberniestro de Papu-Nov-Gvineo, kaj Peter O'Neill, ĉefministro de la lando, Hassanal Bolkiah, estro de sultanlando de Brunejo, kaj Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al tiuj tri landoj inter la 15-a kaj la 21-a de novembro, kaj en Papu-Nov-Gvineo li renkontiĝos kun ŝtatestroj de la pacifikaj insulaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. 


"Ni varme bonvenigas ĉinan prezidanton Xi Jinping", O'Neill, ĉefministro de Papu-Nov-Gvineo, diris ke la registaro de la lando tre atentas la rilaton kun Ĉinio, ambaŭflankaj popoloj delonge havas amikajn interŝanĝojn, ke en la lastaj jaroj evidente kreskas la investoj de Ĉinio al la lando, tio multe helpis la disvolviĝon de ekonomio kaj socio de Papu-Nov-Gvineo. O'Neill diris: "Mi multfoje intervidiĝis kun Xi Jinping, li estas eminenta ŝtatestro. Nia registaro konsentas pri la pensoj de Xi pri regado de lando. Ni atendas la unuan viziton de ĉina ŝtatestro kaj plenforte aranĝos akceptajn aferojn. Ni esperas ke Xi sentos sin hejme."


"La popolo de Papu-Nov-Gvineo atendas la alvenon de prezidanto Xi Jinping. Ni esprimos al ĉina ŝtatestro sinceran dankon de niaj registaro kaj popolo pro la helpoj de ĉinaj registaro kaj popolo." Tkatchenko, ĉefo pri aferoj de APEK-kunveno, diris al intervjuanto, ke la registaro tre konsentas pri la iniciato "La Zono kaj Vojo", tio plene enkorpiĝis en kunlaboroj inter la du landoj. "Ni kredas, ke estonte nia lando kaj la tuta sud-pacifika regiono havos pli da pragmataj kunlaboroj kun Ĉinio kadre de 'La Zono kaj Vojo' kaj tiel nia popolo estos pli feliĉa."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments