El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis malferma ceremonio de la kultura ekspozicio "Belaj Ĉapitroj de la Silka Vojo" kaj lanĉa ceremonio de speciala numero pri Brunejo de la gazeto Ĉina Raporto pri ASOAL-o

| 2018-11-16
Bookmark and Share

En la 15-a de novembro, okazis malferma ceremonio de la kultura ekspozicio "Belaj Ĉapitroj de la Silka Vojo" kaj lanĉa ceremonio de speciala numero pri Brunejo de la gazeto Ĉina Raporto pri ASOAL-o (Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj) en Bandar-Seri-Begavano. Gastoj el la du landoj kune tondis la rubandon por la ekspozicio kaj senvualigis la specialan numeron.



La foto-ekspozicio, per ĉirkaŭ cent verkoj de fotistoj el la du landoj, prezentas la belecon de la naturo kaj kulturo de la du landoj, kaj kortuŝajn rakontojn pri la amika komunikado inter la du popoloj. 


La kultura ekspozicio ankaŭ entenas prezentadon de ĉinaj brodaĵoj, porcelanaĵoj kaj aliaj ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, per kiuj oni povas konatiĝi kun ĉina kulturo. Estas brodaĵo longa je 3 metroj, pri naciaj floroj de la dek ASOAL-landoj, kiuj simbolas la amikecon inter ili. La brodaĵo "Moskeo sur akvo", pri bruneja kulturo, kaptis atenton de multaj vizitantoj.


En la lanĉa ceremonio de la speciala numero pri Brunejo de la gazeto Ĉina Raporto pri ASOAL-o, Guo Weimin, vicministro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris ke la eldono de la speciala numero fariĝos ponto por komunikado kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Brunejo, kaj plue antaŭenpuŝos la interkomprenon inter la du popoloj. 


Ĉina Raporto pri ASOAL-o estas monata gazeto en la angla lingvo speciale por legantoj en ASOAL-landoj, enfokusiganta la amikajn kunlaborojn pri politiko, komerco kaj kulturo inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj.




Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments