Bela Papu-Nov-Gvineo, gastiga loko de APEK-kunveno
Papu-Nov-Guineo, insul-lando en okcidenta Sud-Pacifiko, estas la dua plej granda lando en Oceanio. Ĝi havas pli ol 600 grandajn kaj malgrandajn insulojn, inkluzive de suda duono de la insulo Nov-Gvineo, Bismarck-insularo kaj Bougainville-insulo. En Portmoresbo, ĉefurbo de la lando, okazas Pintkunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Ni iru en la belan landon por sperti ĝian ĉarmon.

Portmoresbo, ĉefurbo de Papu-Nov-Gvineo, estas la plej granda urbo de la lando kaj la kerno de ĝiaj politiko, ekonomio kaj kulturo.

Konstruita en 1984, la sidejo de papu-nov-gvinea parlamento estas unu el la gvidosignaj konstruaĵoj de la lando.

Manus-insulo, parto de Manus-provinco de Papu-Nov-Gvineo, estas la plej granda insulo sur Admiralty-insularo. Lorengau, ĉefurbo de Manus-provinco, troviĝas sur tiu insulo.

Tavurvur estas aktiva vulkano apud la urbo Rabaul en la provinco Orienta Nova Britio de Papu-Nov-Gvineo. Ĝi estas la plej aktiva vulkano en la regiono.

La rivero Sepik, longa je 1126 kilometroj, estas la ĉefa rivero en nordokcidenta Papu-Nov-Gvineo. La fonto de la rivero estas ĉe norda deklivo de la centra montaro inter Papu-Nov-Gvineo kaj Indonezio. Ĝi zigzage fluas, inter montoj, al la Bismarck-Maro.

Koralaj rifoj en Papu-Nov-Gvineo
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



