El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia komunumo: Ĉinio klopodas por progreso de APEK kaj Azi-Pacifiko

| 2018-11-16
Bookmark and Share

La 17-an kaj 18-an de novembro en Portmoresbo, Papu-Nov-Gvineo, okazos la 26-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK, kiun partoprenos ĉina prezidanto Xi Jinping.  


Papu-Nov-Gvineo 


Masahiro KAWAI, ĝenerala direktoro de la Ekonomi-esplora Instituto pri Nordorienta Azio, atendas ke ĉi-foja APEK-kunveno pliigos la disvolviĝon de cifereca ekonomio kaj antaŭenigos ciferecan interkonektadon en Azi-Pacifiko. "Tio estas nedisigebla de kuraĝigoj kaj subtenoj de la landoj al la cifereca ekonomio, inter kiuj Ĉinio sendube ludas gravan rolon." Li diris, ke Ĉinio ĉiam penadas por antaŭenigi novigon kaj esplori novajn kinet-energiojn kun azi-pacifikaj partneroj. Amikaj kunlaboroj inter membroj de azi-pacifika regiono certe plibonigos la staton de iliaj popoloj. Per APEK-kunveno kaj aliaj mekanismoj, la ekonomioj de azi-pacifika regiono estas intime kunligitaj, kaj tio antaŭenigos pacon kaj stabilan disvolvadon de la regiono. 


Jun Byung-seo, direktoro de Korea Instituto pri Ekonomio kaj Financo de Ĉinio, diris ke Ĉinio firme kontraŭstaras al protektismo, subtenas la multflankisman komercan sistemon, kaj ankaŭ plivastigas la disvolvan spacon de azi-pacifika regiono per agadoj, kio sendube utilos al disvolvado de Azio.


Soegeng Rahardjo, eksa indonezia ambasadoro al Ĉinio rimarkigis, ke nuntempe, la disvolviĝo de la monda ekonomio alfrontas multe da necertecoj. Azi-Pacifikaj partneroj devas labori kune por protekti la malferman merkaton kaj liberan komercon en la regiono kaj komune kontraŭstari komercan protektismon. 


"APEK-kunveno provizas siajn membrojn per taŭga platformo por dialogoj kaj interŝangoj." Profesoro de Bonfara Aŭtonoma Universitato de Puebla opinias, ke Ĉinio firme subtenas ekonomiajn kunlaborojn en Azi-Pacifiko, kaj aktive efektivigas la atingojn de antaŭaj kunvenoj de APEK, antaŭenigas kunlaborojn en diversaj kampoj, kaj ludas gravan rolon por progreso de APEK kaj Azi-Pacifiko.


 Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments