El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bruneja sultano: Ni bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Brunejo

| 2018-11-20
Bookmark and Share


La 18an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Bandar-Seri-Begavanon por ŝtata vizito en Brunejo. La strategiaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Brunejo estas en la plej bona periodo en la historio: profundiĝas politika reciproka fido kaj viglas pragmata kunlaboro. 


Nun Brunejo antaŭen puŝas la Celon por la jaro 2035 por akceli disvolvadon de ekonomia diverseco. "La Zono kaj Vojo", proponita de prezidanto Xi, aldonas grandan movforton al kunlaboro inter Ĉinio kaj Brunejo. La du flankoj plifortigas integriĝon de strategioj, kaj senĉese nutras novajn punktojn por kresko de kunlaboro. La kampoj por kunlaboroj vastiĝas de tradicia komerco kaj konstruado de infrastrukturo al financo, loĝistiko, petrolo kaj natura gaso. Ĉinio fariĝis la plej granda fonto de la importado de Brunejo, kaj pli kaj pli da ĉinaj kompanioj investas en tiu lando.


En majo 2018 finkonstruiĝis ponto de Pulau Muara Besar, konstruita de Ĉina Komunik-Konstrua Kompanio Limigita. Tio estas la unua transmara ponto de Brunejo. En la fino de la venonta jaro estos finkonstruita kaj inaŭgurita la transmara ponto de Temburong, kiu kunligos brunejan ĉefteron kaj la gubernion Temburong. Ĉina Ŝtata Konstru-Inĝenierada Kompanio partoprenas en la konstruado de la ponto -- la plej granda infrastruktura vorko de Brunejo en ĝia historio. La bruneja ĵurnalo Brunei Times taksis: "Tiu ĉi transmara ponto fariĝos gvidosigna konstruaĵo de Brunejo."


La disvolviĝo de "La Zono kaj Vojo" estas fruktodona en Brunejo. En 2018 estis amplekse disvolvita la plej granda projekto Hengyi pri petrolkemio. La projekto -- la plej granda rekte investata de fremda lando en Brunejo en la lastaj jaroj -- espereble efektivigos 5,5 miliardojn da usonaj dolaroj da produktvaloro en 2020 kaj liveros preskaŭ mil laborpostenojn en Brunejo. Bornea Bulteno menciis, ke ĝi estas la "ekonomia katalizanto" por la insulo Pulau Muara Besar kaj ĉirkaŭaĵoj.


"Ni bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi kaj kunlabori en Brunejo por realigi reciprokan profiton kaj kunan gajnon," alte tasksis bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj en la lastaj jaroj. Li emfazis, ke la integriĝo de la dulandaj disvolvaj strategioj helpas disvolvadon de ekonomia diverseco de Brunejo kaj fortigas kunlaboron en komerco, investo kaj turismo kun la landoj laŭ la Mara Silkvojo en la 21a Jarcento.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments