El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Oksforda Angla Vortaro publikigis la popularan vorton de la jaro "toksa"

| 2018-11-21
Bookmark and Share


Laŭ raporto de eksterlandaj amaskomunikiloj, la Oksforda Angla Vortaro publikigis la popularan vorton de la jaro 2018, kiu estas "toksa" (angle toxic). La eldonejo de la vortaro rimarkigis, ke la vorto havas vastan signifaron, kaj rilatas al multaj aferoj. 


Katherine Connor Martin el la Eldonejo de Oksforda Angla Vortaro diris, ke la vorto "toksa" estis pli kaj pli ofte serĉita en ilia retejo pasintjare. Martin tamen klarigis, ke la vorto estis elektita ne nur pro sia populareco, sed ankaŭ pro siaj riĉaj signifoj en diversaj kuntekstoj. Ekzemple, ĝi povas esti uzata por priskribi venenojn en medio, kaj ankaŭ por bedaŭri nunajn politike evitindajn vortumojn. Martin aldonis, ke la elekta komitato komence konsideris "toksan virecon" (angle toxic masculinity) kiel jaran reprezentanton, tamen ili tiam rimarkis, ke la signifaro de la vorto "toksa" multe plivastiĝis.


Martin rimarkigis, ke la metafora uzo de "toksa" multe aperis en la 1980-aj jaroj, kaj en la 1990-aj jaroj oni inventis la vorton "toksan ŝuldon" (angle toxic debt). Lastatempe, "toksa vireco" estas vaste uzata. 


La vortaro elektis la popularan vorton de la jaro, ne nur por reflekti la "modon, etoson aŭ atentatan aferon" en tiu ĉi jaro, sed ankaŭ por montri, ke la angla lingvo estas konstante evoluanta lingvo. La populara vorto en la pasinta jaro estis, angle, "youthquake", vortludo per la vortoj "juneco" kaj "tremo", kio surprizis multajn homojn.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments