El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liberkomercaj zonoj disvolviĝas en Ŝanhajo kaj aliaj lokoj de Ĉinio

| 2018-11-21
Bookmark and Share


La Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono senvualiĝis en la 29a de septembro 2013, kio markis la komencon de la esploro de Ĉinio pri liberkomerca zono. En la lastaj jaroj la Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono akiris multajn spertojn, kaj estas antaŭenpuŝata faciligo en komerco, investado kaj kontrolado. Ŝanhajo estas pioniro pri liberkomerca zono, kaj multaj aliaj ĉinaj lokoj sekvas ĝin.


La raporto Fari Komercon en 2019 el la Monda Banko montris, ke la ĝenerala pozicio de Ĉinio en la mondo kreskis je 32 lokoj ĝis la 46a pozicio, kompare kun la pasintjara. Tio estas la plej alta nivelo historie. La raporto, kiu uzas Ŝanhajon kaj Pekinon kiel specimenoj, estas la plej bona pruvo de la esploro pri epoko de liberkomerca eksperimenta zono en Ĉinio.



Ĝis la fino de junio la nombro de nove starigitaj entreprenoj en la Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono kalkuliĝis al 55 mil, kaj interalie la fremdlandaj kompanioj pliiĝis de 5% en la komenco ĝis la nuna 20%. La Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono okupas 1/50 de la areo de Ŝanhajo, tamen ĝi kreis 25% de la malneta produkto de Ŝanhajo kaj 40% de la totala komerc-sumo de la urbo.


Dum tiuj kvin jaroj, krom la Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono, ankaŭ aliaj 12 liberkomercaj eksperimentaj zonoj estis starigitaj tutlande. En aprilo 2015 oni inaŭguris tri liberkomercajn eksperimentajn zonojn respektive en Guangdong, Tianjin kaj Fujian; sep estis senvualigitaj en Liaoning, Zhejiang, Henan, Hubei, Chongqing, Sichuan kaj Shaanxi en aŭgusto 2016; kaj tiu en Hainan estis kreita en aprilo ĉijare.


En la eksperimentaj zonoj progresis faciligo de investado kaj komerco, malfermo kaj novigo de financo, kontrolado en kaj post la procezo. Disvolvi liberkomercajn eksperimentajn zonojn estas strategia rimedo de Ĉinio por ampleksa profundigo de reformo kaj plivastigo de malfermo en la nova epoko, kaj ĝi havas mejloŝtonan signifon en la procezo de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments