El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu vi scias pri la rilatoj inter ĉinaj liberkomercaj zonoj kaj ĉina E-movado?

| 2018-11-23
Bookmark and Share


Ne estas hazarde, ke la unua liberkomerca zono de Ĉinio estis kreita en Ŝanhajo. Pro geografia avantaĝo, la urbego ĉiam estas avangardo de malfermeco por Ĉinio. La Ŝanhaja Liberkomerca Zono, establita en 2013, funkcias kiel nova provkampo de ĉinaj reformado kaj pordomalfermo. Ĝia ĉefa tasko estas trovi novajn vojon kaj modelon por la pordomalfermo, rapidigi reformadon de registaraj funkcioj kaj administra sistemo, realigi pluajn disvolvadon, reformon kaj novigon pere de pordomalfermo, akiri imiteblajn kaj disvastigeblajn spertojn, servi por la tutlanda progreso, kaj samtempe kontribui por konstruado de nova platformo por kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj por plivastigo de nova spaco por ekonomia kreskado.



Antaŭ pli ol 100 jaroj, en Ŝanhajo jam troviĝis spuroj de Esperanto. La enŝanhajiĝo de la internacia lingvo estas nedisigebla de la malfermeco de tiu urbego. Tiama malfermeco estis imponita de malegalecaj traktatoj, sed nun, la konstruado de liberkomerca zono tie estas aktiva kaj pli altnivela malfermiĝo de la lando okaze de tutmondiĝo de ekonomio.


Laŭ statistikoj, la liberkomerca zono, kiu okupas nur 2% de la tuta areo de Ŝanhajo, respondecas pri kvarono de la malneta enlanda produkto de la urbo kaj du kvinonoj de ĝia negoca sumo. Ĝi alportis rapidan kreskadon al la urbego kaj ekonomian disvolvadon al la ĉirkaŭaj regionoj, kaj ankaŭ kulturan prosperon. La Ŝanhaja Fremdlingva  Universitato (Shanghai International Studies University), kiu troviĝas je 20 kilometroj for de la liberkomerca zono, estas ne nur unu el la bazoj de Esperanto-instruado, sed ankaŭ unu el la centroj de ĉina E-movado. Nur en pasintaj kelkaj monatoj, en la universitato jam okazis preskaŭ dek E-interŝanĝoj. En tiuj okazaĵoj, esperantistoj el Irano, Korea Respubliko, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio kaj aliaj landoj renkontiĝis kun ŝanhajaj esperantistoj, ili kune diskutis kaj diskonigis Esperanton. Sen la ekonomia progreso kaj trafikaj oportunoj alportitaj de la liberkomerca zono, estus malfacile, ke ŝanhaja E-movado tiel viglas.




Dank' al la atingoj de Ŝanhaja Liberkomerca Zono, nun en Ĉinio estas 12 tiaj zonoj. Ili faras provadon en pluraj kampoj, kiel investado, negoco kaj ŝanĝoj de registaraj funkcioj. Pluraj novigaj sistemoj disvolviĝas en la tuta lando, sekve la zonoj fariĝis novaj altaĵoj de reformado kaj pordomalfermo en nova epoko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments