Librolanĉo, prelegoj kaj artoj: mi spertis agrablan tagon en Tianjin!

| 2018-11-26
Bookmark and Share

La 9-an de novembro mi revenis al Tianjin, la unua urbo de Ĉinio kiun mi vizitis post mia transloĝiĝo al Pekino. Tiuj, kiuj legis mian artikolon pri mia unua novjaro (laŭ gregoria kalendaro) en Ĉinio, certe rimarkis ke mi tre ŝatas Tianjin kaj amikiĝis kun lokaj samideanoj. Ĉar Tianjin estas urbo najbara, estas facile ĝin atingi (duonhoro per altrapida trajno) kaj vojaĝkosto ankaŭ ne estas alta, sekve eblas facile vojaĝi inter Tianjin kaj Pekino, kaj ankaŭ mian duan novjaron en Ĉinio mi pasis tie.



Mi estis invitita de samideanino Ĝoja por prelegi en evento en Tianjin, nomita "Rakontu pri Ĉinio: servu kiel sendito de la ĉina kulturo", kaj volonte jesis. Estis bona oportuno por finfine prelegi pri temo kiu delonge allogas min: la influo de ĉinoj en brazila kulturo. La ĉefa parto de la evento estis la lanĉo de libro pri ĉina teo, titolita Rakontoj pri Ĉina Teo, verkita de Wang Xufeng, kaj multaj prelegoj kaj debatoj estis iel rilataj al teo, do la evento estis ja oportuna por mia prelego, ĉar la unua ciklo de ĉina amasa enmigrado estis ĝuste kaŭzita de la decido de portugala registaro produkti teon en Brazilo, kaj por tio oni venigis milojn da ĉinoj, kiuj plantis milojn da ĉinaj tearbidoj en bienoj de Rio-de-Ĵanejro kaj ĉirkaŭaĵoj.


La negoco ne prosperis: teo produktita en Brazilo evidentiĝis pli amara kaj malbonodora ol tiu el Ĉinio. Vojaĝantoj en tiama Brazilo gustumis la teon kaj skribis, ke kvankam ĝi estis malpli bonkvalita ol la ĉina, tio estas normala afero kiam oni importas planton al fremda klimato, sed eblus plibonigi tekulturon en Brazilo kaj estonte produkti pli bongustan teon. La ĉefa problemo, laŭ ili, estis la alta kosto de teproduktado en Brazilo, interalie pro la venigo de tiom da ĉinoj, kiuj plejparte rezignis pri tiu laboro kaj fariĝis komercistoj post iom da tempo, kaj la altaj salajroj kiujn aliaj ĉinoj postulis por plue okupiĝi pri tekulturo.



Sed la temo de mia prelego meritas apartan artikolon, mi celas rakonti pri mia sperto en Tianjin. Unue, mi substrekas tion, ke mi revidis karajn samideanojn, inter ili kelkaj kiuj foje vizitas Pekinon kaj renkontas min en aranĝoj de Pekina Esperanto-Asocio, kaj aliaj kiujn mi revidas nur kiam mi vizitas Tianjin. Estas ĉiam agrable renkonti amikojn, kaj ĉi foje multaj troviĝis en la sama loko, ĉar ne nur Tianjinaj esperantistoj amase partoprenis, sed ankaŭ el Pekino iris granda karavano. Ĉar mi revenis el miaj ferioj meze de oktobro, tio estis la unua okazo por renkonti tiujn homojn.


Ankaŭ multaj neesperantistoj ĉeestis, la studentoj de Tianjina Scienc-Teknika Universitato, kiu gastigis la eventon, kaj aliaj invititaj gastoj kiel la aŭtoro de la libro, ĝia tradukinto, reprezentanto de la eldonejo, raportistoj kaj eĉ artistoj, el kiuj eblis lerni pli pri ĉina kulturo.


Interalie mi multe lernis pri ĉina muziko babilante kun muzik-produktisto Ye Yunchuan, kiu afable donacis al mi kelkajn albumojn pri ĉina tradicia muziko. Muzikistoj okazigis atelieron pri ĉina muziko por eksterlandaj studentoj post-tagmeze, en alia ĉambro, sed mi ne povis ĉeesti tiun aktivaĵon pro mia prelego, kiu celis ĉinan publikon kaj okazis en la ĉefa halo, kiun ni nomis Halo Zamenhof por tiu evento.



Matene ĉiuj ĉeestis la halon Zamenhof, kiu estis plenplena. Kiel invitita gasto, mi sidiĝis en la unua vico kaj estis bonvenigita per taso da bongusta kaj bonodora ĉina teo. Unue estis inaŭguro, poste okazis la lanĉo de la libro Rakontoj pri Ĉina Teo, kaj sekve estis kelkaj prelegoj: unue parolis Wang Xufeng, la aŭtoro de la libro. Sekve, Ye Yunchuan parolis pri orienta estetiko en muziko. Lin sekvis Cao Yun, per parolado titolita “Kiel precize transdoni la voĉon de Ĉinio en internacia komunikado”. Finfine, Ĝoja, la tradukinto de la libro, prelegis pri la rolo de Esperanto en kulturaj interŝanĝoj, kun speciala mencio al Teo kaj Amo. Fine, okazis debato pri la temo de la evento.


Post agrabla tagmanĝa paŭzo, la publiko estis dividita en du ĉambroj: ĉinoj en la Halo Zamenhof por prelegoj pri fremdaj kulturoj, kaj eksterlandanoj en Halo Armand Su, por lernado pri ĉina kulturo. Mi poste vidis fotojn de tiuj aktivaĵoj, kaj ili ŝajnis al mi tre interesaj: estis entute kvar duonhoraj aktivaĵoj: Bao Xiaohui, fakulo pri ĉina tekulturo, instruis la ĉeestantojn infuzi teon, la muzika produktoro Ye Yunchuan prelegis pri diferencoj inter orienta kaj okcidenta estetikoj, muzikistino Su Chang prezentis la ĉinan tradician muzikilon ĝengo, kaj Wu Yunhong, redaktoro pri belartoj de Fremdlingva Eldonejo, prelegis pri la historio de ĉina pikturo. Tiu ampleksa kaj altkvalita programo donis al eksterlandanoj valoran ŝancon konatiĝi kun kvar malsamaj flankoj de ĉina kulturo.



Dume, en Halo Zamenhof, samideanino Lisa lude instruis bazan Esperanton al la publiko, kaj sekve estis prelego de Anna Alabert, rusino kiu laboras en Ĉina Radio Internacia. Ŝi estas doktoro pri historio kaj faris interesan prelegon, ĉinlingve, pri rusaj naciaj karakteroj kaj kulturaj trajtoj. Finfine, estis mia fojo prelegi pri la kultura influo de ĉinoj en Brazilo, montrante al ĉina publiko multajn interesajn, kaj bedaŭrinde preskaŭ nekonatajn, aspektojn de la historiaj rilatoj inter la popoloj de ambaŭ landoj. La evento estis tre bonetosa kaj tiu tago estas certe memorinda por mi kaj aliaj partoprenantoj. Mi gratulas al la organizantoj pro tiu mirinda evento.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments