El Popola Ĉinio>头条新闻>

Esperanto plue disvolviĝos en Ĉinio, samkiel la liberkomercaj zonoj

| 2018-11-28
Bookmark and Share


Sekvante la stariĝon de la unua liberkomerca zono de Ĉinio -- Ŝanhaja Liberkomerca Zono, oni starigis 3 similajn zonojn en Guangdong, Tianjin kaj Fujian en 2015. Kaj, en la jaro 2016, la lando starigis ankaŭ 7 tiajn zonojn en la provincoj Liaoning, Zhejiang, Henan, Hubei, Sichuan, Shaanxi kaj la municipo Chongqing. Ĉi-jare, naskiĝis la alia liberkomerca zono en Hainan-provinco. Ĝis la fino de septembro, en tiuj zonoj estas 560 mil novestablitaj firmaoj, inter ili 32 mil el eksterlando. La zonoj, kies teritorioj okupas malpli ol 0.02% de tiu de la tuta lando, allogis al si fremdlandajn investojn je 12% kaj iliaj importado kaj eksportado estas 12% de la lando.




Antaŭ cent jaroj, Esperanto jam eniĝis en Ĉinion kaj eĉ en kelkajn landinternajn urbojn kaj provincojn. Sed, eksterdube estas, ke la reala disvolvado de la internacia lingvo en la lando komenciĝis post la pordomalfermo de Ĉinio: helpe de loka ekonomio kaj surbaze de esperantistaj agadoj, Esperanto povas vere enradikiĝi en ĉina socio kaj prosperi. Pro tio, en preskaŭ ĉiuj urboj, kiuj posedas liberkomercan zonon, Esperanta movado glate iras: E-movado en Ŝanhajo estas tre vigla, krome, en lastaj jaroj, Guangdong-a Esperanto-Asocio kontribuis por la eldono de la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta, Fujian gastigis la 8-an Azian Kongreson de Esperanto, Tianjin okazigis lanĉ-ceremonion de la E-libro Rakontoj pri Ĉina Teo, en Liaoning oni establis esploran centron pri Esperantaj kulturo kaj eduko, en Zhejiang, sub aŭspicioj de lokaj entreprenoj, okazis la internacia E-filmofestivalo "Teo kaj Amo". Ankaŭ ekzistas E-asocioj aŭ altnivelaj E-kursoj en Henan, Hubei, Chongqing, Sichuan, Shaanxi kaj aliaj lokoj. En Sichuan, Esperanto estis kiel unu el la elekteblaj lingvoj por ekzameno de profesia titolo.





La novstarigita liberkomerca zono de Hainan estas la plej granda zono en Ĉinio. Ĝi funkcias kiel la unua paŝo de la lando por konstruado de liberkomerca haveno, kaj havas la taskon antaŭenigi pli altnivelajn reformadon kaj pordomalfermon. Kompare kun aliaj zonoj, ĝiaj trajtoj vidiĝos en la provado por starigoj de ŝtata ekologia zono, internacia turisma centro kaj serv-garantia regiono de ŝtataj strategioj. Estonte, sekvante la profundiĝon de reformado kaj pordmalfermo, kaj formiĝon de liberkomerca haveno, Hainan-a E-movado certe plue viglos.


La 12 liberkomercaj zonoj disradias la grandajn regionojn de la lando, de nordo ĝis sudo kaj de ĉemaraj urboj ĝis la landinternaj. En la pasintaj 5 jaroj, ili faris provadojn kaj eksperimentojn pri investado, komerco, financoj, laŭleĝa regado kaj aliaj, antaŭenpuŝis la reformadon kaj pordmalfermon per novigo de sistemoj. Personoj libere transiras, varoj estas libere transportataj kaj internaciaj investoj libere fluadas -- jen la bildoj alportitaj de la liberkomercaj zonoj al la lando.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments