G20-kunveno en Argentino: ĉu vojo al monda stabileco?

| 2018-11-30
Bookmark and Share

Inter la 30-a de novembro kaj 1-a de decembro, Bonaero gastigas la ĉi-jaran kunvenon de gvidantoj de la 20 plej gravaj ekonomioj de la mondo, en momento kiam kreskas protektismo en internacia ekonomio. Argentina ministro pri eksteraj rilatoj, Jorge Faurie, deklaris, en intervjuo al AFP(Agence France Presse), ke en ĉijara kunveno mondgvidantoj emfazos la gravecon de internaciaj komercaj interŝanĝoj.



Usono kaj Ĉinio ankoraŭ ne sukcesis solvi la ĉefan komercan disputon de tiu ĉi jaro, kiu fariĝis konata kiel “komerca milito”. Usona prezidento Donald Trump daŭre insistas pri protektismo kaj deklaris ke G20-kunveno en Bonaero estas la limdato por interkonsento kun Ĉinio pri reduktado de tarifoj por usonaj produktoj. Trump kaj ĉina prezidanto Xi Jinping aparte traktos tiun temon dum la evento en Argentino, kaj se ili atingos interkonsenton por ĉesigi la komercan militon, tio certe estos memorinda atingo de tiu kunveno, kies fokuso estas ĝuste krei stabilecon por monda ekonomia sistemo.


Kvankam adoptante protektismon kontraŭ Ĉinio, Usono subskribos traktaton pri liberkomerco kun Meksiko kaj Kanado en paralela evento dum la konferenco. Tiu traktato fakte estas la nova versio de Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento, kreita en 1988, kiu ĝis nun kontribuis por pli ampleksa komerca interŝanĝo inter la tri landoj de Nord-Ameriko. Trump, pro sia protektisma sinteno, estas kritikanto de tiu interkonsento kaj proponis renegocadon de ĝia mekanismo. Post longa negocado, Meksiko kaj Kanado akceptis la novan version de la traktato, kiu nomiĝos Uson-Meksik-Kanada Interkonsento.


Laŭ Chad Brown, de Peterson Instituto pri Internacia Ekonomio, la proponoj kaj kondiĉoj enkondukitaj de la teamo de Trump iugrade revenigos protektismon kaj komercaj bariloj, sekve ĝi fariĝas, en multaj aspektoj, io malpli grava ol liberkomerca interkonsento. Li ankaŭ atentigis pri tio, ke la politiko de Trump pri reenkonduko de komercaj bariloj inter nordamerikaj landoj tre malverŝajne kreos laboroportunojn por nunaj senlaboruloj, sed male, malebligos al ili profiti de laborŝancoj alportitaj danke al tiu interkonsento.


Usona senatano Pat Roberts estas unu el la ĉefaj kritikantoj de la protektismo de Trump rilate al najbaraj landoj: kiel reprezentanto de Kansaso, unu el la ĉefaj eksportantoj de usonaj agrikulturaj produktoj, en la senato, li bone scias, ke revenigo de komercaj bariloj povas rezulti en maldungado de usonaj laboristoj kaj malkresko de eksportado. Trump kredas, ke importado de aŭtoj el Meksiko kaŭzas maldungoj en Usono, sed profesoro pri ekonomiko Marc Melitz, de Harvard-universitato, ne kredas ke protektismo kontribuus por kresko de usona aŭtomobila produktado.


Fakto estas, ke malgraŭ admonoj de pluraj fakuloj, Trump sukcesis revenigi protektismon al Nord-Ameriko, kie antaŭe regis libera komerco. Negocado estis malfacila por Kanado kaj Meksiko, sed finfine ili sukcesis trovi kondiĉojn akcepteblajn de ĉiuj flankoj. Ĉu ni povas atendi ke ankaŭ Ĉinio sukcesos trovi interkonsenton kun Usono? Kiel la du plej gravaj ekonomioj de la mondo, ili ne povas ignori unu la alian, tamen estas tiom granda diferenco inter la protektismo de Trump kaj la malfermeco de Ĉinio, ke interkonsento vere malfacilas, tamen estas atingebla.


Alia grava evento kaptos atentojn dum la sekvaj tagoj: la unua oficiala vizito de brita ĉefministro al Argentino post la Falklanda Milito, okazinta en 1982 inter Argentino kaj Britio pro disputo pri la insularo Malvinoj, ankaŭ konata kiel Falklandoj. Post la milito, tiu disputo daŭris en diplomatia nivelo kaj ambaŭ landoj dum jardekoj distanciĝis. Argentina registaro intencas dum la kunveno de G20 plifortigi kaj ampleksigi kunlaborojn kun Britio, inaŭgurante novan fazon por Argentin-britaj rilatoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments