El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona gazeto Foreign Policy: G20 estas unu el la plej fortaj simboloj de tutmondiĝo

| 2018-11-30
Bookmark and Share

En la 30a de novembro kaj la 1a de decembro la 13a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) okazos en Bonaero de Argentino, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la pintkunvenon.


La pintkunveno, kun la temo "Konstrui interkonsenton por justa kaj daŭripova disvolvado", diskutos pri la monda ekonomio, komerco kaj investo, cifereca ekonomio, daŭripova disvolvado, infrastrukturo, klimata ŝanĝo kpt.


"G20 antaŭvidas la mondan administradon de la 21a jarcento," tiel taksis la eksa franca prezidento Nicolas Sarkozy pri la grava signifo de la mekanismo de G20.


Kiam la financa krizo eksplodis en 2008, G20 ricevis gravan mision en tiu kriza momento kaj evoluis de kunveno de financaj ministroj al pintkunveno de gvidantoj, kaj tiel ludis gravan rolon por respondi al monda financa krizo kaj akceli revigligon de monda ekonomio.


Pro malsamaj direktoj de ekonomiaj politikoj de diversaj landoj, malsamas postuloj kaj interesoj de diversaj landoj. Estas sendube, ke G20 ankoraŭ estas la monde plej grava platformo por kunlaboro kaj interŝanĝo.


"Ĝi estas unu el la plej fortaj simboloj de tutmondiĝo." Laŭ usona gazeto Foreign Policy: "Pro la nuna ekonomia strukturo de la mondo, estas malfacile trovi alian solvon. Resume, G20 estas la taŭga sistemo por nuntempa monda regado."


La brita novaĵagentejo Reuters raportis, ke estas diverĝoj pri ĉefaj aferoj, tamen membroj de G20 ja pensas, ke la forumo estas grava ŝanco por diverslandaj gvidantoj renkontiĝi kaj interŝanĝi opiniojn pri urĝaj temoj."


De dialoga mekanismo en kriza momento al ĉefa forumo por internacia ekonomia kunlaboro, G20 konstante sekvas la principon de plurflankismo.


La germana novaĵagentejo Deutsche Presse Agentur raportis, ke antaŭ dek jaroj oni komencis vaste emfazi la gravecon de la pintkunveno, ĉar la pintkunveno kolektis gvidantojn de la landoj, kies ekonomio okupis 85% de la monda, kaj ĝi pligrandigis la aliancon de politikofarantoj por certigi la mondan stabilecon. 


"G20 devas esti dialoga mekanismo por ke diversaj landoj kune serĉu taŭgan vojon por trakti internaciajn demandojn," diris Jorge Faurie, argentina ministro pri eksterlandaj aferoj, dum komuna intervjuo antaŭ la pintkunveno. Li diris, ke Argentino subtenas internacian plurflankan komercon kaj volas fari la rolon de gastiganto por antaŭenigi kundisvolvadon de diversaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments