El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto atingis Argentinon por pintkunveno de G20 kaj ŝtata vizito

| 2018-11-30
Bookmark and Share

La 29-an de novembro (laŭ la loka tempo) ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Bonaeron por ĉeesti la 13an Pintkunvenon de Grupo 20 (G20) kaj fari ŝtatan viziton al Argentino.



En sia deklaro Xi esprimis salutojn kaj bondezirojn al la argentina popolo nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Li diris, ke Ĉinio kaj Argentino estas sinceraj amikoj, kiuj fidas unu la alian, kaj bonaj partneroj, kiuj profitigas unu la alian, kaj ke li ĝojas viziti Argentinon kaj refoje renkontiĝi kun siaj argentinaj amikoj. Ĉinio kaj Argentino subtenas unu la alian pri elekto de disvolva vojo, kaj sin devontigas al plifortigo de amika kunlaboro kaj kunordigo en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris: "Mi atendas havi vastajn interŝanĝojn kun prezidento Mauricio Macri kaj homoj de diversaj rondoj de Argentino, kaj kune malfermi novan epokon por la ĉin-argentina ampleksa strategia partnereco. Argentino estas la unua sud-amerika gastiganto-lando de la pintkunveno de Grupo 20 kaj ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de pintkunveno de Grupo 20." Li deziris sukceson al la kunveno kaj esprimis sian volon labori kune kun Macri kaj ĉiuj aliaj gvidantoj por stiri la boaton de monda ekonomio de Plata-Rivero al la larĝa oceano.


En la flughaveno, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme bonvenigitaj de argentina ministro pri eksterlandaj aferoj, Jorge Faurie, kaj aliaj registaraj oficistoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments