El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Brita Film-Instituto ne subtenas filmon enhavantan bildon de "abomenulo" kun cikatro sur vizaĝo

| 2018-11-30
Bookmark and Share


En multaj filmaj verkoj, cikatro sur vizaĝo estas uzata kiel simbolo por malvirta karaktero. Tamen, nova regularo publikigita de Brita Film-Instituto klopodas ŝanĝi tiun stereotipon. 


Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 29-a de novembro, Brita Film-Instituto anoncis, ke ĝi ne plu financos filmon, kiu enhavas la bildon de "abomenulo" kun deformita vizaĝo, kaj esperas, ke tio kontribuos por forigi diskriminacion kontraŭ homoj kun nekutima aspekto.


Jam delonge filmoj uzas cikatrojn sur vizaĝo lige al malbonaj karakteroj. Brita Film-instituto celas subteni la movadon "Mi ne estas via malvirtulo" por provi ŝanĝi homajn perceptojn pri survizaĝaj cikatroj. La raporto mencias, ke la movado estis iniciatita de bonfara organizaĵo kiu reprezentas 1.3 milionon da britoj kun haŭtmakuloj, cikatroj aŭ malsanoj.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments