El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial parolado de prezidanto Xi en pintkunveno de G20 tiras pozitivan takson de fremdlandaj amaskomunikiloj?

| 2018-12-04
Bookmark and Share


La 30an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en la 13a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) en la argentina ĉefurbo Bonaero. Pluraj ĉefaj amaskomunikiloj de latinamerikaj landoj pozitive taksis lian paroladon.


Clovis Rossi, veterana ĵurnalisto de la brazila ĵurnalo Folha de Sao Paulo, la plej multe disvendata en Sud-Ameriko, diris, ke la plej alloga enhavo en la parolado de prezidanto Xi estas, ke li firme konservas plurflankismon. Laŭ Rossi, tio ne estas la unua fojo, ke li publike esprimas subtenon al plurflankismo. Nun unuflankismo prosperas kaj plurflankisma komerca sistemo estas atakata. Liaj plurfojaj emfazoj pri tio estas tre gravaj, ĉar plurflankismo estas la nura maniero por diplomatia, ekonomia kaj socia komunikado inter diversaj landoj kaj konservado de la ordo.



Nestor Aguito, raportisto de la ĉilia Bio-Radio, diris, ke sub la gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping, Ĉinio akiris mondkonatajn atingojn en la lastaj jaroj. Malsame ol kelkaj landoj, Ĉinio plivastigos plu sian merkaton. Tion prezidanto Xi menciis dum sia parolado en la unuastadia kunveno de la pintkunveno. Tio estas grava informo por Ĉilio kaj aliaj landoj, kiuj esperas teni komercajn rilatojn kun Ĉinio.


Ivan Waissman, veterana ĵurnalisto de la argentina Agado-retejo, diris, ke en la pasinta jaro, ĉina prezidanto Xi kondukis diversajn landojn daŭre subteni tutmondiĝon kaj konservi liberan komercon. Ankaŭ lia parolado en la pintkunveno atestis tion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments