La internacia komunumo pozitive taksas interkonsenton atingitan de ĉina kaj usona ŝtatestroj

| 2018-12-04
Bookmark and Share

Vespere de la 1a de decembro laŭ la loka tempo en Bonaero, ĉina prezidanto Xi Jinping invitite vespermanĝis kun sia usona paralelulo Donald Trump, kaj ili kunvenis. Fotis Li Xueren, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


Vespere de la 1a de decembro laŭ la loka tempo en Bonaero, ĉina prezidanto Xi Jinping invitite renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump, kaj ili atingis gravan interkonsenton. La internacia komunumo pozitive taksas la renkontiĝon, opiniante, ke ĝi montras direkton por disvolvado de ĉin-usonaj rilatoj kaj donas al la mondo pozitivan signalon.


Robert Lawrance Kuhn, prezidanto de usona Kuhn-Fonduso kaj fakulo pri ĉinaj aferoj, diris, ke tio estis renkontiĝo de dulandaj ŝtatestroj ĉe ŝlosila momento, kaj oni havas sufiĉe da kaŭzoj por esti optimisma pri la dulandaj rilatoj.


William Jones, filiestro de Vaŝingtono sub la usona gazeto Executive Intelligence Review, diris, ke estas pozitiva paŝo la interkonsento inter la du flankoj pri renormaligo de interkonsiliĝo pri komercaj demandoj. Kvankam la renkontiĝo ne povis solvi ĉiujn demandojn, tio tamen montras pozitivan tendencon por renormaligo de uson-ĉinaj rilatoj.


Darrell M. West, supera esploristo de la usona Brookings-Instituto, diris, ke Usono kaj Ĉinio konsentis solvi komercajn demandojn pere de plua interkonsiliĝo, kio puŝos la dulandajn rilatojn al pozitiva direkto. La komercaj rilatoj inter la du landoj estas strikte interligataj, kaj oni devas teni tiun tendencon en la estonteco.


Alexey Maslov, direktoro pri fako de orientaj studoj sub la rusa Supera Lernejo de Ekonomiko, diris, ke renkontiĝo kaj interkonsento atingita de ĉina kaj usona ŝtatestroj montras, ke la du flankoj volas trovi solvon per interkonsiliĝo.


La 2an de decembro pluraj ĉefaj britaj amaskomunikiloj raportis, ke la rezulto de la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj alportos pozitivan influon al la monda ekonomio. La ĉinlingva retejo de BBC diris, ke la interkonsento atingita de ĉina kaj usona ŝtatestroj aldonos pozitivan energion al merkato.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments