El Popola Ĉinio>头条新闻>

Populariĝas la ĉina lingvo en Portugalio

| 2018-12-05
Bookmark and Share

La 21-an de novembro Sun Ruirui (maldekstre), instruistino pri la ĉina lingvo en la Konfucea Instituto de Aveiro-Universitato, prezentis al lernantoj el la elementa lernejo Mato la 12 simbolajn bestojn asociitajn kun la 12-jara ciklo, ofte uzata por signi la jaron de la naskiĝo de persono. La 12 bestoj estas: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. 


Laŭ raporto, septembre ĉi-jare, la elementa lernejo Mato fariĝis la plej nova lernejo, kiu instruas la ĉinan lingvon, en Aveiro, distrikto en norda Portugalio. Fakte, la urbo jam liveras kursojn pri la ĉina lingvo ekde julio 2013. Daŭre populariĝas la ĉina lingvo en tiu distrikto. Nuntempe, en la urboj de Aveiro, nome São João da Madeira, Espinho kaj Estarreja, la nombro de elementaj lernejanoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon, jam kreskis al ĉirkaŭ 2 200. La ĉina lingvo jam fariĝis deviga lernobjekto por lernantoj en la 3-a kaj 4-a lernojaroj de ĉiuj publikaj elementaj lernejoj de la tri urboj. Samtempe, multe kreskas la nombro de lernantoj pri la ĉina lingvo en la Konfucea Instituto sub Aveiro-Universitato.


La 21-an de novembro, lernanto el la elementa lernejo Mato prezentis mem-faritan bildon.



La 21-an de novembro, lernantoj el la elementa lernejo Mato lernis la simbolajn bestojn de Ĉinio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments