El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dum 40 jaroj, Ĉinio iris kun la mondo

| 2018-12-06
Bookmark and Share


Sekvante la disvolviĝon de Ĉinio en la lastaj 40 jaroj, ni povas konstati, ke Ĉinio konstante plivastigas sian malfermon kaj marŝas kun la mondo.


Estis vendita kokakolao en iu hotelo de Pekino en marto 1979. Kokakolao estas unu el la unuaj mondfamaj markoj kiuj eniris Ĉinion post reformo kaj pordmalfermo.


En 1987, la internacia firmao KFC starigis sian unuan filion en Ĉinio, kiu situas en Qianmen-komerca zono de Pekino. 


En 1992 Louis Vuitton, ĵus alveninta en Ĉinio, faris prezentadon en la Ĉiela Altaro en Pekino. Per 10 valizoj kaj mansakoj oni konstruis "Ejfelon" por festi la malfermon de ĝia unua vendejo en Pekino.


Dum la 1990aj jaroj, homoj scivoleme rigardis la internon de Aŭdi-aŭto dum ekspozicio.


La 15an de novembro 2003, per Sanyo-televidilo importita de Japanio, ŝanhajanoj rigardis elsendon pri ĉampioniĝo de la ĉina virina flugpilk-teamo.


En Aprilo 2013, tramo produktita de la kompanio CRRC-Tangshan survoje al Turkio


En februaro 2014 muntisto de motorbicikloj en Yunnan. Tiuj motorbicikloj estis popularaj en Birmo.

  

La 3an de septembro 2016, kanada ĉefministro Justin Trudeau vizitis Alibaba-Grupon, kune kun Ma Yun, por disvastigi kanadajn produktaĵojn.


La 9an de novembro 2017 laboristo de Formik-Financa Serv-Grupo surhavantan vestaĵon kun signo de Alipago sur strato de Tokio. Por adaptiĝi al la kutimo pri poŝtelefona pago de ĉinaj turistoj, en novembro 2015 Alipago estis ligita al japanaj vendejoj.


La 20an de septembro 2018 en Pekino prezento de la 40-a datreveno de Pierre Cardin okazis sur la Granda Muro. Por generacio de ĉinoj, kiuj elkreskis post reformo kaj pordmalfermo, Pierre Cardin estas sinonimo de okcidenta modo, kaj ĝi estas unu de la plej fruaj internaciaj markoj kiuj eniris Ĉinion post 1978. En printempo de 1979, la dua jaro post reformo kaj pordmalfermo, Pierre Cardin kun modeloj el Francio kaj Japanio okazigis modparadojn en Ŝanhajo kaj Pekino.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments