El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu pintkunveno de G20 malstreĉas krizon pri administrado de monda ekonomio?

| 2018-12-07
Bookmark and Share


En la 1a de decembro, la dutaga Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) fermiĝis en Bonaero, ĉefurbo de Argentino. Per deklaro, la pintkunveno anoncis konsenton pri protekto de multflanka komerca sistemo. 2018 estas la 10a datreveno de G20. En 2008, sub la ombro de internacia financa krizo, la unua Pintkunveno de G20 urĝe okazis en Vaŝingtono. 


Dum la sekvaj 10 jaroj, pere de G20-platformo, ĉefaj landoj kune pritraktis la krizon kaj kontribuis por revigligo de tutmonda ekonomio. Kun la temo "konstrui konsenton por justeco kaj daŭripova evoluo", la pintkunveno atingis serion da konsentoj. Ni povas diri, ke G20 sukcesis. Tamen, la malakordo ĉiam ekzistas. Iuj eĉ resumis, ke antaŭ 10 jaroj, tuj post la apero de G20, la ĉefaj landoj firme unuiĝis. Sed 10 jaroj poste, la mondo ŝajnas esti pli dividita ol iam ajn antaŭe. La realo maltrankviligas nin, sed krom G20, ĉu estas pli bona sistemo?


Nun la monda ekonomio ankoraŭ estas kreskanta, tamen komerca protektismo kaj agado kontraŭ tutmondiĝo pli kaj pli fortiĝas. Tutmonda administrado kaj multflankismo travivas fortan kontraŭon. Surbaze de tio, kunvenis la estroj de G20, kiuj okupas 90% de la monda ekonomia produkto. La renkontiĝo sendis bonan signalon al la monda ekonomio, ke oni klopodas solvi la problemojn de administrado de la monda ekonomio.


Monda administrado estis multe atentita dum ĉi tiu Pintkunveno de G20. Nun, la krizo de la monda administrado temas pri ne nur unu afero, sed la tuto. Pro tio la pintkunveno okazis ĝustatempe, kaj ĝi donis bonan ŝancon por reformi la mondan administradon.


Dum la 13a Pintkunveno de G20, la renkontiĝo de ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono fariĝis fokuso de la tuta mondo. Ja ĝi estas grava renkontiĝo en ŝlosila tempo. Dum iom da tempo, Ĉinio kaj Usono havas malakordon en komerco, kio malhelpas rilatajn industriojn de ambaŭ landoj kaj la mondan komercon. Ĉifoje prezidantoj de la du landoj interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj aliaj internaciaj aferoj, kaj sukcesis atingi gravan konsenton. La renkontiĝo montras direkton por solvi la problemon inter Ĉinio kaj Usono kaj antaŭenigi la ŝtatajn kaj komercajn rilatojn de la du landoj. Ambaŭ flankoj scias, ke estas pli bone fini la komercan militon ol daŭrigi ĝin.


Ĉi-foja pintkunveno de G20 montras pozitivan deziron de ĉefaj landoj por kune solvi malkonsenton kaj kune travivi defion. Ĝi eligis signalon por konstrui malferman mondan ekonomion kaj subteni la multflankan komercan sistemon. Tio ja estas grava profito por la monda ekonomio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments