El Popola Ĉinio>Videoj>

Corsetti: Ĉinio, lando de estonteco

| 2018-12-10
Bookmark and Share

   


Renato: Kiam mi estis juna, multaj junaj danoj elmigris al Usono, kiu tiam estis gvida lando. Nun ne estas hazarde, ke ne nur mia filo, sed ankaŭ aliaj junaj eŭropanoj, elmigras al Ĉinio. Ĉar en Ĉinio okazas aferoj, ĝi estas la lando de la estonteco. Mia filo mem diras: kial reveni al Eŭropo? Eventuale resti en alia azia lando, sed ne reveni al Eŭropo, ĉar en Eŭropo ne okazas io, dum en Ĉinio fakte okazas multaj aferoj, do tio estas bona por la lando kaj ankaŭ por la Esperanto-movado, ĉar ĉinaj esperantistoj certe havas grandajn eblecojn. Ne hazarde Unesko-kuriero aperis en Ĉinio: neniu en Eŭropo kapablus fari ion similan. Cetere Unesko-kuriero mem ne en Esperanto, sed en la angla kaj en la franca, estas financata de la ĉina registaro. Kion verŝajne signifas tio?


Estas preskaŭ paradokse por okcidentanoj ekscii ke nun Usono malhelpas la liberan komercadon kaj Ĉinio, kiu delonge estas ankoraŭ konsiderata komunisma lando, tamen estas la ĉampiono de libera komercado, de interŝanĝoj, lanĉis agadojn kiel La Zono kaj Vojo, kiu fakte indikas ke ĝi volas kunlabori kun la mondo. Do tiu cela kunlaboro fariĝas por la bono de la mondo, ne nur por komerca gajno, certe estas espero por multaj landoj de la mondo ricevi ion pozitivan de Ĉinio en la venonta jardeko.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments