El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana ekonomikisto: Ĉinaj reformo kaj pordmalfermo havas gravan signifon por la mondo

| 2018-12-13
Bookmark and Share


"Reformo kaj pordmalfermo sentigis al la ĉinaj popolanoj senprecedencan feliĉon, kaj alportis al ili grandegan eblecon por krei la estontecon." Tion diris fama japana ekonomikisto Noriyoshi Ehara, intervjuite de raportisto.  


En decembro 1978 okazis la Tria Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la lando ekpraktikis la politikon pri reformo kaj pordmalfermo. En la sama jaro, Noriyoshi Ehara estis sendita de Japana Organizo pri Ekstera Komerco al Universitato de Hongkongo por lernado. Ekde tiam li ĉiam donas grandan atenton al la tendenco de disvolvado de ĉina ekonomio kaj esploras ĉinajn politikojn pri reformo kaj pordmalfermo.


Reveninta al Japanio, Noriyoshi Ehara provizore laboris en Japan-Ĉina Ekonomia Asocio. En januaro 1980 li unuafoje vizitis la ĉefteron de Ĉinio, kaj la entuziasmo de ĉinoj pri reformo kaj pordmalfermo kaŭzis al li surprizon kaj admiron. Kun multiĝo de fabrikoj investitaj de japanaj entreprenoj en Ĉinio, en la jaro 1993, Ehara estis sendita de Japana Organizo pri Ekstera Komerco al Ĉinio por starigi oficejon de la organizo en la urbo Dalian. Poste li servis kiel estro de la oficejo de la organizo en Pekino, kaj en la jaro 2010 li laboris kiel ĉefo de la Japana Pavilono dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Dum laborado en Ĉinio, li okupiĝis ĉefe pri verkado de raportoj pri ĉina ekonomio kaj eksplikado pri ĉina ekonomia politiko.


Post emeritiĝo, Ehara fariĝis la ĉefa ekonomikisto de la Internacia Komerca Instituto de Japanio, kaj daŭre okupiĝas pri esplorado de ĉina ekonomio. Li atestis ĉiun paŝon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj. 


"Ĉina politiko pri reformo kaj pordmalfermo ne nur feliĉigas la ĉinan popolon, sed ankaŭ multe kontribuis por disvolvado de la monda ekonomio." Ehara opinias, ke inter la jaroj 2013 kaj 2016, la kontribuo de ĉina ekonomio al kresko de la monda ekonomio superis 30%, la plej granda en la mondo, superante la sumon de la kontribuoj de Usono, Eŭropa Unio kaj Japanio. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de pli ol 120 landoj kaj ekonomiaj komunumoj en la mondo. Samtempe ĝi estas ankaŭ la dua plej granda investanto en la mondo. Nun pli ol 20 mil ĉinaj entreprenoj fondis pli ol 37 mil firmaojn en 188 landoj kaj regionoj de la mondo, kaj ilia investa sumo okupis 10% de tiu en tuta mondo, nur post Usono.


Ehara pensas, ke ĉinaj reformo kaj pordmalfermo celas komunan riĉiĝon kaj belan vivon de la popolo. Tio estas ankaŭ la celo de Ĉinio post ĉiuflanka realiĝo de bonhava socio en la jaro 2020. En 2035 Ĉinio fundamente realigos la socialisman modernigon, en 2050 ĝi fariĝos socialisma moderna potenclando... jen klara bildo pentrita de la Komunista Partio de Ĉinio, dum ĝia 19-a tutlanda kongreso, por senĉese krei la belan vivon kaj iom post iom realigi komunan riĉiĝon de la ĉina popolo. 


Laŭ Ehara, pere de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio ne nur riĉigis sian popolon, sed ankaŭ kontribuis per sia projekto al komuna riĉiĝo de la mondo. Nuntempe, aperadas multaj problemoj, kiel grandega enspez-diferenco inter malriĉuloj kaj riĉuloj, terorismo, klimata ŝanĝo ktp. La ideo pri kreado de homara komunumo de komuna estonteco, prezentita de prezidanto Xi Jinping, kontribuis per ĉina projekto al solvado de tiuj problemoj. Okaze de kresko de komerca protektismo kaj de voĉoj kontraŭ tutmondiĝo, la ĉina projekto estas vaste subtenata en la tuta mondo. La ideo pri kreado de homara komunumo de komuna estonteco jam estas enmetita en rezolucion de UN. 


"Ĉinio pozitive partoprenas en tutgloba administrado kaj internacia kunlaboro, kaj kontribuas por stabileco kaj prospero de la mondo." Ehara konstatis, ke inter la landoj, kiuj partoprenas en kunlaboroj pri la iniciato "La Zono kaj Vojo", estas multaj evoluantaj landoj. Pere de la iniciato, Ĉinio senĉese subtenas evoluantajn landojn por ilia disvolvado, kaj daŭre starigas reciprok-profitajn kaj kungajnajn rilatojn kun evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Ehara emfazis: "Ĉinaj reformo kaj pordmalfermo havas gravan signifon por la mondo."


Redaktoro: Niu Xueqin

  

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments