El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brilaj momentoj pri ekstera malfermo de Ĉinio

| 2018-12-17
Bookmark and Share


En la 12-a de novembro 1987, en Pekino ekfunkciis Kentucky Fried Chicken (KFC), la unua rapidmanĝejo investita de fremdlandanoj en Ĉinio. Dum la sekvaj jardekoj, rapide populariĝis en la lando aliaj fremdlandaj markoj de manĝaĵoj, kiel McDonald's, Pizza Hut kaj aliaj. (Foto el KFC)   



En la 1-a de majo 1980, Pekina Aviadil-Proviza Kompanio fondiĝis. En la komenco, ĝi produktis nur iom pli ol 600 porcioj da manĝaĵoj ĉiutage. Nun ĝi kapablas liveri pli ol 100 mil porciojn, kun pli ol 2 500 specoj da manĝaĵoj, por pli ol 500 flugoj tage. (Foto el Pekina Aviadil-Proviza Kompanio)



Post aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo en 2001, rapide progresis loĝistika industrio en ĉemara regiono de la lando. Rapidigante ekonomian disvolvadon de Ĉinio, la industrio aldonis movforton por kreskado de la monda ekonomio. En la lastaj jaroj, Guangxi antaŭenigis interligon kaj interkomunikadon kun landoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, per linioj maraj, teraj kaj aeraj. Tio iĝis ekzemplo pri plua grandigo de ekstera malfermo. En la foto, fotita de raportisto Huang Xiaobang el Xinhua-a Novaĵagentejo, videblas kargoŝipo en liberkomerca haven-areo en Qinzhou de Guangxi, Ĉinio. 



Reformo kaj pordmalfermo malfermis pordon por ĉinoj iri al la mondo, kaj por fremdlandanoj veni al Ĉinio. Antaŭ nelonge du fremdlandaj studentoj, kiuj lernas en Ĉinio, montris manĝaĵon, kiun ili mem preparis. Fotis Shi Yucheng el la retejo Renmin Ribao.



La 6-an de decembro homoj vizitis ekspozicion pri ŝanĝo de la vivkvalito de ĉinoj dum 40 jaroj, en la Nacia Muzeo de Ĉinio. La ekspozicio Granda Ŝanĝo, celebre al la 40-jara datreveno de reformo kaj pordmalfermo, allogis pli ol milionon da vizitantoj. Fotis Pan Xu, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.  


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments