El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj festis la 40-an datrevenon de lanĉo de reformo kaj pordomalfermo

| 2018-12-18
Bookmark and Share


Hodiaŭ antaŭtagmeze okazis en la Popola Halo ceremonio por festi la 40-an datrevenon de lanĉo de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. En la ceremonio, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj aliaj gvidantoj donis premiojn al 100 homoj, inkluzive de Yu Min, honoritaj kiel "pioniroj de reformado", kaj donis "amikecan medalon por ĉina reformado" al 10 fremdlandanoj, inkluzive de Alain Mérieux.


Xi Jinping faris gravan parolon en la ceremonio. Li diris, ke la reformado kaj pordmalfermo estas granda vekiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝuste tiu ĉi vekiĝo naskis la grandan kreadon de la partio teorie kaj praktike. La reformado kaj pordmalfermo estas ankaŭ granda revolucio fare de la ĉina popolo en la evolua historio de la ĉina nacio, ĝuste tiu ĉi granda revolucio antaŭenpuŝis la progreson de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Nun, Ĉinio estas la dua plej granda ekonomia komunumo, la plej granda lando en fabrikado, la plej granda lando de varnegocado, la dua plej granda lando pri konsumado kaj la dua ĉefa cellando pri fremda investado. Dum multaj jaroj, ĉina rezervado de fremda valuto estis plej multa en la mondo. Ĉina popolo faris decidajn paŝojn por riĉiĝo kaj potenciĝo de la lando!


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments