El Popola Ĉinio>头条新闻>

Itala lernejo enlistigis la ĉinan lingvon kiel objekto de abiturienta ekzameno

| 2018-12-25
Bookmark and Share

<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 18px;"><span style="font-family: "times new roman"; font-size: 18px;">内容</span></span>


Laŭ raporto de la retejo OLIAN, antaŭ nelonge la supera mezlernejo Sophie Scholl en la urbo Trento, Italio, anoncis, ke la ĉina lingvo estos unu el la objektoj de abiturienta ekzameno de la lernejo, kaj 29 lernantoj partoprenos en rilata ekzameno ĉi-jare. Sophie Scholl iĝis la unua mezlernejo en Italio, kun la ĉina lingvo kiel objekto de abiturienta ekzameno.


La raporto konstatis, ke Sophie Scholl estas speciala lernejo pri lingvistiko. Antaŭ kvin jaroj, ĝi oficiale malfermis ĉinlingvan kurson. La ĉinlingva infankanto "Du Tigroj" estas kiel aboco de la lernado de la ĉina lingvo. Post kvin-jara praktikado pri ĉinlingva instruado, 29 lernantoj partoprenos en rilata ekzameno ĉi-jare.  


Laŭ statistiko de itala departemento pri edukado, nun en Italio estas 279 lernejoj, kie funkcias kursoj pri la ĉina lingvo. Kelkaj el ili enlistigis la ĉinan lingvon kiel deviga lernoobjekto kaj postulas, ke lernantoj plenumu lernadon de difinitaj lernohoroj antaŭ diplomiĝo.


Maria Silva Boccardi, estro de la lernejo, fieras pri la atingoj de la lernejo pri instruado de la ĉina lingvo. Ŝi diris, ke antaŭ kvin jaroj, pro peto de lernantoj, la lernejo decidis funkciigi ĉinlingvan kurson. Tiam nur malmultaj lernejoj en Italio funkciigis ĉinlingvan prov-instruadon.  


La raporto informis, ke la angla kaj la germana lingvoj estas devigaj lernoobjektoj en la lernejo, kaj la lingvoj ĉina, franca, hispana kaj rusa estas nedevigaj kursoj kiel tria fremdlingvo. En la jaro 2012 la lernejo oficiale lanĉis ĉinlingvan kurson.


Laŭ diskonigo, en Trento estas ĉirkaŭ 120 mil loĝantoj, kaj en la lernejo estas 910 lernantoj, inter kiuj 145 lernas la ĉinan lingvon.


Boccardi opinias, ke la ĉina lingvo fariĝos lingvo populara en la mondo. Loka kaj landa departementoj pri edukado donis grandan subtenon al la lernejo por funkciigi ĉinlingvan kurson kaj enlistigi ĝin kiel ekzamenan objekton por diplomiĝo. Nun pli kaj pli multaj italaj lernejoj malfermis instruadon pri la ĉina lingvo. Tio utilos al progreso de lernantoj.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments