El Popola Ĉinio>头条新闻>

2018, tekniko bonigas la vivon

| 2018-12-27
Bookmark and Share

En 2018, multaj kreaĵoj imagitaj de sciencfikciaj verkoj realiĝis, kaj iom post iom ŝanĝas nian vivon. Tekniko plibonigas la vivon.


La 10an de januaro, en Lasvegaso, Usono, roboteto interagis kun homo.


La 11an de januaro, vizitanto rigardis 3D-printitajn manĝaĵojn en ekspozicio pri hotelaj ekipaĵoj en Amsterdamo, Nederlando.


La 24an de januaro, homoj spertis senstiristan buson en Stokholmo, Svedio.


La 1an de februaro, sur Times-placo de Novjorko, knabino kaj la 3D-printita skulptaĵo "la fenestro de koro"


La 8an de februaro, en la robota kafejo de Tokio, Japanio, laboristo prezentis kiel interagi kun roboto per Alipago.


La 25an de aprilo, en Tokio, Japanio, du ŝoforoj sidis en kajuto de transformebla roboto J-deite RIDE. J-deite RIDE pezas 1.7 tunojn, moviĝas per litio-jona akumulatoro, kaj povas porti du homojn. Oni povas manipuli la roboton en la kajuto aŭ ekstere per telekomandado, kun aŭ sen drato.


La 3an de majo, en restoracio de Bostono, Usono, laboristo prenis finpretigitan manĝaĵon en aŭtomata kuirejo.


La 22an de julio, reala versio de "Fera Viro" sinprezentis en flugprezento en Farnborough, Britio. La "Fera Viro" per etaj jetmotoroj ĉe siaj brakoj kaj dorso povas ascendi kaj descendi vertikale kaj flugi.  


La 31an de aŭgusto en la Internacia Konsuma Elektronika Ekspozicio en Berlino, vizitantoj spertis aparaton de VR (virtuala realeco). 


La 5an de septembro vizitantoj spektis flekseblan OLED-televidilon en la Internacia Konsuma Elektronika Ekspozicio en Berlino.


La 27an de septembro, en aŭtomata bieno de San Carlos, Kalifornio, Usono, robota brako metis legomojn sur plantejon. 


Nov-Zelanda Flugkompanio kaj Okcidentventa Flugkompanio kune deklaris en la 16a de oktobro, ke ili publikigos la unuan aŭtomatan flugtaksion. Jen Kola, prototipo de flugtaksio el Okcidentventa Flugkompanio.


La 6an de novembro en Laŭzano, Svislando, handikapula sportisto suprengrimpis ŝtuparon per ektoskeleto.


La 7an de decembro en Tokio de Japanio, fotoj sur muroj kaj tabloj ŝanĝiĝis laŭ pladoj de manĝantoj en la restoracio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments