El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018)

| 2018-12-27
Bookmark and Share


UEA kondolence informas, ke la veterana esperantisto, fama verkisto kaj poeto, kaj Honora Membro de UEA s-ro Baldur Ragnarsson forpasis la 25-an de decembro 2018 posttagmeze en la kristnaska tago, dumdorme, en maljunulejo en Rejkjaviko, Islando.


Baldur Ragnarsson naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1930, lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949 kaj ekaktivis movade (lande kaj internacie) ekde 1952. Li estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj kaj vicprezidanto de UEA pri kulturo kaj edukado de 1980 ĝis 1986.


Grava figuro por nia kulturo, Baldur prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA de 1975 ĝis 1985, fariĝis Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj en 2007 estis elektita de Esperantlingva Verkista Asocio kiel kandidato al Nobel-premio pri literaturo post la morto de William Auld.


Islandlingve li verkis poezion kaj fakajn librojn pri la islanda. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome "Ŝtupoj sen Nomo" kaj "Esploroj", kiuj en 2007 aperis kune ĉe Edistudio en "La lingvo serena", lia plenverkaro, kiu krome enhavas ĉiujn aliajn disajn poemojn kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis.


En la fino de la Jaro de la Esperanta Kulturo tamen, anstataŭ adiaŭi, UEA invitas senĉese pli proksimiĝi de la kulturo en Esperanto kiel inda maniero honori la memoron de tiel kara veterano, kiu iam verkis por ni.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments