El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina manĝaĵo fariĝis nova kutimo ĉe Kristnasko en Usono

| 2018-12-28
Bookmark and Share


Laŭ raporto de New York Times, por multaj homoj en Novjorko, Kristnasko jam fariĝis sinonimo de grandioza bankedo de ĉina manĝaĵo. Antaŭe, dum la festo, judoj kaj aliaj kilentoj en Usono alfluis al ĉinaj restoracioj, ĉar nur tiuj restoracioj restis malfermitaj dum la festo. Nun ĉina manĝaĵo jam fariĝis unu el la kutimoj en Kristnasko, samkiel preparo de lakto kaj kuketoj por Patro Kristnasko.  


Ankaŭ donitaĵoj el Guglo montris la populariĝon de ĉina manĝaĵo dum la festo. Laŭ Google Trends, la serĉado de "ĉinaj pladoj" kaj "malfermitaj ĉinaj restotacioj apude" multe kreskis dum la Kristnasko kaj superis tiujn en aliaj tagoj de la jaro. Donitaĵoj el Yelp, la plej granda koment-retejo de Usono, montris la samon: la nombro de vizitoj al la paĝoj pri ĉinaj restoracioj atingis la pinton en la 25-a de decembro, duoble plimulte ol ordinaraj tagoj. 


"Ĉiuj ĉinaj restoracioj en Novjorko preparas por la plej homplena tago en la jaro", New York Times deklaris, "spektinte filmojn, oni viciĝas horojn en malvarmo por aĉeti tangyuan-on (farĉitaj pastobuletoj faritaj el faruno de glueca rizo servataj en supo) aŭ pekinan rostitan anason."


Multaj ĉinaj restoracioj liveras familiajn mangaĵojn por stimuli kuniĝon kaj amon inter familianoj. Homoj en San-Francisko, kiuj preferas malfortan premon kaj malstreĉan etoson, elektas ĉinan manĝaĵon en antaŭvespero de Kristnasko aŭ dum la Kristnasko. Se vi ŝatas konatiĝi kun aliaj, vi povas trovi multajn homojn en iu populara ĉina restoracio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments