El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj oficialuloj kaj fakuloj: Sen reformo kaj pordmalfermo, ĉina ekonomio ne povas rapide disvolviĝi

| 2018-12-29
Bookmark and Share

Shenzhen disvolviĝis de fiŝvilaĝeto al metropolo.


La 18an de decembro en la Popola Halo de Pekino, oni kunvenis por celebri la 40-an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.


Multaj fremdlandaj oficialuloj, fakuloj kaj kleruloj alte taksis la paroladon de prezidanto Xi, opiniante, ke reformo kaj pordmalfermo donas al Ĉinio senfinan movforton, kaj aliaj landoj povas lerni el tio.


Andreas Pinkwart, ministro pri ekonomio, novigo, ciferecigo kaj energio en la ŝtato de Norda Rejn-Vestfalio de Germanio, diris, ke la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio havas profundan influon sur la monda komerco, ĉar ĝi utilas al konservado de plurflanka komerca sistemo, antaŭenigas liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investado. Li kredas, ke per reformo kaj pordmalfermo Ĉinio plu faros kontribuon al daŭripova disvolvado de la mondo.


"Ĉinio ne kopias la disvolvan modelon de Okcidento, sed laŭ siaj socio, ekonomio kaj kulturo kreas rapide disvolvan vojon apartan kaj mirindan." Yasir Masood, vicdirektoro el la Centro de Elitoj sub Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, substrekis, ke la reformo kaj pordmalfermo estas la ŝlosilo por ke Ĉinio akiru grandajn atingojn, kaj la reformo kaj pordmalfermo antaŭenigas Ĉinion efektivigi disvolvajn celojn, kaj senĉese puŝas Ĉinion al la centra monda scenejo. La ĉina socio travivis senprecedencajn ŝanĝojn.


Rapidega fervojo de Ĉinio


Christian Rusche, ekonomikisto de Germana Ekonomia Insituto en Kolonjo, diris, ke antaŭ la reformo kaj pordmalfermo, ĉinaj varoj estis preskaŭ netroveblaj en la germana merkato. Post la reformo kaj pordmalfermo, la situacio ŝanĝiĝis. Volkswagen kaj aliaj kompanioj de miksa kapitalo eniris en la ĉinan merkaton. Post kiam Ĉinio membriĝis en la Monda Komerca Orgazio en 2001, pliaj fremdlandaj kompanioj iris al Ĉinio kaj kun Ĉinio produktis multajn altkvalitajn produktojn. Samtempe Ĉinio fariĝis pli kaj pli internacia. Ĉinoj vojaĝas ekster Ĉinio, kio donas pozitivan influon sur la monda disvolvado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments