Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis ĈPPIK-membrojn

| 2018-03-06
Bookmark and Share


    Posttagmeze de la 4-a de marto Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vizitis ĈPPIK-membrojn kiuj, kiel reprezentantoj de la Ĉina Demokratia Ligo, la Ĉina Zhigong-Partio, senpartiaj demokratoj kaj la Ĉina Federacio de Ĉinoj Revenintaj el Fremdaj Landoj, partoprenas en la 1-a Sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Xi ĉeestis grupan diskuton kaj aŭskultis opiniojn kaj proponojn.


    Sekve Xi faris parolon. Li diris, ke la 5 jaroj depost la okazigo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estis neordinaraj 5 jaroj. Dum tiu periodo la konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj akiris historiajn rezultojn, kaj historiajn ŝanĝojn travivis la aspektoj de la partio, lando, popolo kaj armeo. Tiaj rezultoj estis pene akiritaj. Ili estis rezultoj de la firma direktado de la Centra Komitato de KPĈ, de la klopodado de diversnaciaj popolanoj, kaj ankaŭ de sindediĉo kaj saĝo de diversaj demokratiaj partioj, senpartiaj demokratoj, popolaj organizoj kaj ĈPPIK-membroj.





Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments