"Reformado" 97-foje menciita, jen decidemo de Ĉinio!

| 2018-03-06
Bookmark and Share


    La 5-an de marto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio invitis Huang Shouhong, direktoro de la esplora oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj respondeculo de la aŭtora teamo de la registara laborraporto, por detale klarigi la registaran laborraporton. En la sama tago ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la raporton en la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.


    La raporto rimarkigis, ke reformado kaj pordomalfermo estas la ŝlosila punkto por la moderna Ĉinio, kaj estas ankaŭ la ŝlosilo por realigi "la du centjarajn celojn". Huang Shouhong diris, ke la vorto "reformado" 97-foje aperis en la raporto. Estas la unua fojo, ke la vorto estis tiom multe menciita en la registara laborraporto. Tio fakte spegulas la decidemon de KPĈ kaj de la registaro por antaŭenpuŝi la reformadon kaj pordomalfermon.









Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments