Kiel diri "la vivo pliboniĝas jaron post jaro" en 7 lingvoj de ĉinaj nacimalplimultoj?

| 2018-03-13
Bookmark and Share

    Kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la registaran laborraporton en la 5-a de marto, li menciis, ke la vivo de ĉinoj, sekvante la progreson de la lando, "pliboniĝas jaron post jaro". Ĉu vi volas scii, kiel diri tiun ĉi frazon en 7 lingvoj de ĉinaj nacimalplimultoj: mongoloj, tibetanoj, ujguroj, kazaĥoj, koreoj, jioj, ĝŭangoj? 7 tradukistoj de tiuj nacimalplimultaj lingvoj instruos tion al vi!


    La ĉina registaro persistas en nacia egaleco kaj lingva egaleco. Ĝi ne nur garantias en la leĝoj kaj regularoj pri la rajtoj de nacimalplimultoj uzi kaj disvolvi sian propran lingvon, sed ankaŭ ellaboris koncernajn politikojn por tiuj lingvoj. Dum la periodo de la du sesioj, la Ĉina Buroo pri Etnolingva Tradukado organizas teamon de tradukistoj en la sekretariejo por ke la nacimalplimultaj TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj povu glate plenumi siajn taskojn kaj partopreni en politikaj diskutoj, kaj ĝustatempe transdoni la voĉojn de la partio kaj la ŝtato al la anoj de nacimalplimultoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments