Esperanto kaj Homara Komunumo de Komuna Estonteco: klopodoj por unuigi la homaron

| 2018-03-19
Bookmark and Share

de Rafael


    En 1934 estis publikigita Interpopola Konduto de Edmond Privat. Tiu libro majstre prezentas la homajn dilemojn pri paco kaj milito kaj proponas ke la popoloj de la mondo kunlaboru por ĝui komunan prosperon anstataŭ plu militi, tiel detruante unuj la aliajn. La baza ideo estas evidenta: kiam du landoj militas, la rezulto estas mortoj kaj detruado en ambaŭ flankoj, do verdire neniu popolo profitas de tio, do kial do homoj militas? Privat prezentas kelkajn konsiderojn pri tiu temo, kiel ekzemple hipoteza neceso “teni la nacian fieron”, kaj montras ke neniu kialo por milito superas la evidenta fakto ke ni ĉiuj estas homoj kaj ne devas simple mortigi unuj la aliajn.



    Li tion faras per montro de alternativaj solvoj: por trakti politikajn problemojn oni uzu diplomation kaj internaciajn arbitraciojn, kaj li iomete detaligas sian proponatan internacian juran sistemon kun internaciaj leĝoj, tribunaloj kaj regularo por garantii neŭtralecon de internaciaj arbitracioj. Pri la homa neceso senti fieron pri sia lando, li prezentas internaciajn konkursojn kiel maniero fieri pri sia nacieco sen mortigi homojn, anstataŭ fieri pri milita venko, oni fieru pro tio, ke sportisto de sia lando gajnis medalon en Olimpikoj.


    Speciale substrekinda punkto en tiu libro estas tio, ke Privat antaŭvidas la fondiĝon de Eŭropa Unio: li uzas la komunajn kulturajn kaj historiajn ligojn inter eŭropaj landoj por enkonduki sian ideon, ke maturiĝo de eŭropa socio nature gvidus ĝin al estigo de tut-Eŭropa superŝtata organo kiu faciligus kaj stimulus kunlaborojn inter membro-Ŝtatoj. Privat tamen ne antaŭvidis Brexit nek la nunan kreskon de naciismo en nia mondo dum ekonomia krizo, sed estas fakto ke en tiuj momentoj oni ĉiam kulpigas la fremdulojn, kiuj povas esti aliaj nacioj, enmigrantoj aŭ eĉ specifa enlanda etnogrupo.


    Ĝuste tian diskriminacion spertis Zamenhof dum sia tuta vivo: li estis judo en epoko kiam en tuta Eŭropo regis forta malamo al la judoj, kaj la vivo de la iniciatinto de Esperanto estas elstara ekzemplo pri toleremo: anstataŭ perforte reagi al perforto, li dediĉis sian vivon al iniciatoj kun la celo unuigi la homaron, kies kernan ideon esprimas lia fama frazo "ne rusoj kun poloj, ne francoj kun angloj, sed homoj kun homoj". Per tiu frazo Zamenhof ne neas la ekziston de malsamaj landoj, etnoj kaj kulturoj, li simple atentigas nin pri du aferoj: la unua, ni ĉiuj estas homoj kaj homeco estas super la diferencoj inter la homoj. La dua, ni ĉiuj kundividas respondecojn pri la estonteco de nia planedo.


Privat kaj Gandhi (1931)


    Privat estis amiko de Mahatma Gandhi, kiu sukcesis sendependigi Baraton el la potenca Brita Imperio per paca reago al perforto. Komuna elemento en la pensoj de Privat, Zamenhof kaj Gandhi estas la kredo je paca solvo por konfliktoj inter la popoloj de la mondo. Zamenhof pli atentis al la komunika flanko kaj sin dediĉis al planado de neŭtrala internacia lingvo por pli justa kaj efika komunikado inter malsamlingvaj homoj. Privat vidis en la Ligo de Nacioj la bazo por konstruado de internacia jura kaj regada sistemo kapabla pace solvi konfliktojn inter landoj kaj stimuli internacian kunlaboron. Gandhi, siavice, investis en paca strategio kontraŭ militpotenco, kaj Privat substrekas tion, ke malgraŭ la misfaroj de britoj, kiujn Gandhi neniam traktis kiel malamikoj, sed kiel homoj egalaj al baratanoj, li neniam klopodis havi avantaĝon, simple postulis egalecon.


    En nia epoko, tamen, estas alia granda defio, nome la konservado de nia planedo por ontaj generacioj. Kompreneble detruado kaŭzata de milito multe kontribuas por malbonigo de la medion kaj malŝparo de rimedoj kiuj mankos al ontaj generacioj, kaj evoluo de internacia jura sistemo, kaj speciale reformado de UN, estas necesaj por eviti novajn militojn kaj estigi pli grandan egalecon en rilatoj inter landoj. Finfine, restas la individua konscio de ĉiu homo pri bona zorgo de nia komuna hejmo, kiu estas planedo kun granda kultura diverseco.



    Finfine, sciencaj atingoj permesas pli fortan ligon inter la popoloj de la mondo: disvolviĝis telekomunikado, kaj per interreto oni povas esti en kontakto kun homoj el pluraj landoj, kaj ankaŭ plibonigo de transportoj faciligas internaciajn vojaĝojn de homoj kaj varoj. Rezulte de tio plioftiĝas internaciaj vojaĝoj kaj aliro al importitajn varoj. Speciale interesa fenomeno estas tio, ke en produktado de varoj oni ofte uzas materialojn kaj pecojn importitajn, kaj ofte la varo estas eksportata. Sekve, ekonomia prospero de unu lando fariĝas pli dependa de la prospero de aliaj kaj tiel ili alproksimiĝas. Samtempe, populariĝo de internaciaj vojaĝoj faciligas kulturan interŝanĝon kaj estigon de amikeco inter homoj el malsamaj landoj.


    Tiu nova fazo de nia civilizo postulas integriĝon inter landoj kaj popoloj. La revo de Zamenhof pri unuiĝinta homaro trovas nun pli grandan ŝancon fariĝi realon, ĉar nunaj mondaj problemoj postulas unuiĝon de la popoloj por ilin solvi: se unu lando poluadas dum alia konservas la medion, monda poluado daŭre kreskos ĝis estingiĝo de la homaro; se ekonomio de unu lando malkreskas, tio havas malbonan efikon sur ekonomioj de aliaj landoj.


    En tiu kunteksto Ĉinio pledas por konstruado de "homara komunumo de la komuna estonteco", kun la celo unuigi la homaron por kune respondeci pri niaj komunaj defioj kaj antaŭenigi kunlaborojn kaj interŝanĝojn inter la popoloj de la mondo. Efektivigo de tiu iniciato postulas internacian konduton surbaze de paco kaj justeco, kaj neŭtrala internacia lingvo estas esenca parto de tio, ĉar sen komunikado ne eblas estigi internacian kunlaboron, kaj komunikado per nacia lingvo ne estas justa, ĉar ĝi donas avantaĝojn al kelkajn landoj. Esperanto sukcesis estigi komunumon vere internacian kaj paceman, do ĝi estas la plej taŭga lingvo por homara komunumo de komuna estonteco.


Ĉinaj esperantistoj ĉe statuo de Zamenhof: esperanto floras en Ĉinio.


    Zamenhof, Privat kaj Gandhi inspiris multajn homojn ne nur revi, sed ankaŭ ŝanĝi la mondon. Nun estas la vico de Ĉinio doni sian kontribuon al estigo de paco kaj amikeco inter la popoloj. Kune ni estas pli fortaj, povas pli efike kontraŭbatali la problemojn kiuj minacas homan vivon kaj dividi la fruktojn de nia komuna prospero. Zamenhof mem estas nekonata de multaj homoj, sed liaj ideoj radikiĝis en la socio kaj preparis la grundon por sekvaj pacaj batalantoj. En nuna epoko, la konstruado de Homara Komunumo de Komuna Estonteco estas nova ŝtupo al la efektivigo de la esenco de Esperantismo: unuigi la homaron.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments