El Popola Ĉinio>头条新闻>

Moon Jae-in: Ĉinio ludas pozitivan rolon en sennukleigo de Korea Duoninsulo

| 2019-01-11
Bookmark and Share


La 10an de januaro, Moon Jae-in, prezidento de la Korea Respubliko, faris parolon en la novjara gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio ludis pozitivan rolon en sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj plibonigo de la rilatoj inter la Korea Respubliko kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.


Moon diris en la konferenco, ke Ĉinio ĉiam ludas pozitivan rolon en helpo al okazigo de la pintkunvenoj inter la Korea Respubliko kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj inter KDPR kaj Usono. Li diris, ke la lasta interparolado inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj KDPR eble ludos tre pozitivan rolon por la sukceso de la dua pintkunveno inter Kim Jong Un kaj usona prezidento Donald Trump.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments