El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: surluniĝo de Chang'e-4 estas mejloŝtono de ĉina spacoflugo kaj la plej granda atingo de la homaro pri surluniĝo

| 2019-01-15
Bookmark and Share

Yutu-2 sur la Luno, fotita de fotilo C de Chang'e-4 (foto el Ĉina Ŝtata Spaciala Administracio)


La 3-an de junuaro, ĉina lunsondilo Chang'e-4 surluniĝis en la fora flanko de la Luno, kaj per la relajsosatelito Queqiao sendis la monde unuan foton pri la fora flanko de la Luno. Tio altiris rigardojn de multaj amaskomunikiloj, kiuj opinias, ke la ĉi-foja surluniĝo komencis novan ĉapitron pri luna esplorado de la homaro, kaj povas esti rigardata kiel granda mejloŝtono de Ĉinio en spaciala kampo.


The Associated Press raportis, ke ĉina spacveturilo unuafoje surluniĝis en la fora flanko de la Luno, tio estas nova atingo de Ĉinio pri spacoflugado.


Yonhap News Agency diris, ke samas la periodo de rotacio de la Luno kaj la tempo por ĝia rivoluo ĉirkaŭ la Tero, pro tio ne eblas vidi foran flankon de la Luno, nek rekta komunikado inter la Tero kaj fora flanko de la Luno, la plej malfacila loko por surluniĝo. Kompare kun la proksima flanko de la Luno, la krutega topografio en ĝia fora flanko iĝis la plej granda baro por surluniĝo de homoj. Pro tio, oni povas diri, ke la surluniĝo de la lunsondilo Chang'e-4 estas la plej granda sukceso de la homaro en luna esplorado en la lasta duonjarcento post la unuafoja surluniĝo de Neil A. Armstrong en 1968, per la usona satelito Apollo-11.


Retejo de la brita ĵurnalo The Guardian raportis, ke ĉina Chang'e-4 estas la unua spacveturilo de la homaro, kiu surluniĝis en fora flanko de la Luno. Tio estas granda paŝo de la homaro en spaca esplorado. 


Pri la ĉi-foja atingo de Ĉinio pri spacoflugo, Jim Bridenstine, estro de Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio (NASA) de Usono, skribis en Twitter: "Tio estas la unua fojo en la historio de la homaro, kaj admirinda atingo."


Laŭ usona ĵurnalo The New York Times, la surluniĝo de Chang'e-4 montris, ke Ĉinio atingis monde avangardan nivelon en spaca esplorado... Ĉinoj faris aferon, kion usonanoj ne kuraĝas provi. La raporto menciis, ke kvankam kompare kun Usono, Ĉinio malfruiĝis je dekoj da jaroj en spaca esplorado, nun ĝi penadas por kuratingi kaj eventuale konkuros kun Usono en artefarita intelekto, kvantuma komputado kaj aliaj kampoj.   


Brita Financial Times citis la vorton de sidneja fakulo pri spaca analizo Morris Jones, ke antaŭe nenio surluniĝis en fora flanko de la Luno kaj tion eĉ usonanoj ne faris. Do ĉina atingo tiuflanke estas trarompo pri tekniko. 


Japana Nihon Keizai Shimbun raportis, ke en la 21-a jarcento nur Ĉinio surlunigis sondilon. Per la ĉi-foja surluniĝo en la fora flanko de la Luno, Ĉinio espereble fariĝos pioniro pri luna esplorado. Estonte Ĉinio rapidigos efektivigon de rilataj metodoj por fariĝi "spaciala potenclando". 


La surluniĝo de ĉina Chang'e-4 estas laŭdata de germanaj amaskomunikiloj. La retejo de Deutsche Welle komentis, ke per surluniĝo de Chang'e-4 Ĉinio plue montris sian teknikon. Tio havas mejloŝtonan signifon en la konkurso por resurluniĝo de la homaro. 


Germana televidstacio ARD Fernsehen informis, ke la sukcesa surluniĝo de Chang'e-4 estas eminentaĵo de ĉina tekniko, montrante ke Ĉinio ne nur disvolviĝas al alt-teknika lando, sed ankaŭ fariĝis tiu en multaj kampoj. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments