El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Chang'e kaj Ŝanĝo" -- sciencista grupo de la Universitato Kiel alte taksas la kunlaboron kun Ĉinio

| 2019-01-17
Bookmark and Share


La 11an de januaro, la lunsondilo Chang'e-4 kaj la luna veturilo Yutu-2 fotadis unu la alian. Pri tio atentas ne nur ĉinaj sciencistoj, sed ankaŭ fakuloj de la fakultato pri ekstertera fiziko de la Universitato Kiel en Germanio.


Glu-papero farita de la Universitato Kiel speciale por ĉi-foja kunlaboro


"Malgraŭ tio, ke homo jam surluniĝis antaŭ duon-jarcento, ĝis nun ni havas neniun donitaĵon pri radiado surface de Luno." Tion diris Robert F. Wimmer-Schweingruber, profesoro pri detektado de spaca radiado de la Universitato Kiel. Li diris, ke la sondilo LND (Lunar Lander Neutrons and Dosimetry) ĝuste celas plenumi tiun ĉi taskon. Li diris: "Germanaj amaskomunikiloj skribis en raportoj, ke 'Chang'E vs Change (Chang'e kaj Ŝanĝo)' estas vortludo, sed kunlaboroj vere ŝanĝis multajn aferojn."


Tri sciencistoj de Kiel, meze estas Robert F. Wimmer-Schweingruber.


LND estas detektilo pri neŭtrono kaj radiado ĉe luna surfaco. Ĝi estas unu el la unua aparataro ekfunkciigita tuj post surluniĝo de Chang'e-4. La aparato estas ellaborita de la sciencista grupo de Kiel kaj testita de la ĉina flanko, ambaŭ flankoj rajtas akiri ĝiajn datumojn por fari esploradon. "Bonegaj estas la kunlaboroj kun Ĉinio, ni estas feliĉaj." Robert diris: "Mi atendas sekvajn kunlaborojn kun Ĉinio."


La lunsonda projekto de Ĉinio ne nur ŝanĝis la historion de ĉina spaca navigado, sed ankaŭ kreis novan kunlaboron inter la lando kaj Eŭropo. Tion prezentas la fruktoj de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj multaj landoj kaj internaciaj organizoj: sur Chang'e-4, krom la germana detektilo, ekzistas ankaŭ sveda detektilo de neŭtra atomo, nederlanda sondilo pri radiado kun malalta frekvenco kaj malgranda aparato por optika bildigo farita de Saud-Arabio.


Robert diris: "Eŭropo devas kapti la ŝancon kunlabori kun Ĉinio. Nur pordmalfermo kaj kunlaboro helpas kompreni unu la alian, kaj kune antaŭenpuŝi progreson de la homaro en spaca tekniko."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments