Lugou-ponto, kiu mirigis Marco Polo-n, daŭre mirigas turistojn en Pekino

| 2019-01-18
Bookmark and Share

En 2018 mi dufoje vizitis tre interesan lokon de Pekino, kies ĉefa allogaĵo estas Lugou-ponto, ankaŭ konata kiel Ponto de Marco Polo, ĉar ĝi estas menciita en la fama libro pri liaj vojaĝoj, tiel ke la ponto fariĝis konata en Eŭropo jam en mezepoko. Marco Polo laŭdis ĝian belecon, kun delikataj statuoj de Leonoj plenaj de detaloj, sed la ponto estas ankaŭ arkitektura mirindaĵo. En la pasinta jarcento, ĉe tiu ponto okazis la incidento kiun oni konsideras kiel komenco de Kontaŭjapana Rezistmilito de Ĉina Popolo.



Mia unua vizito al tiu loko estis en somera post-tagmezo: iusabate post-tagmeze mi estis proksime de tie kaj decidis profiti la okazon: la loko estis plenplena de turistoj. Post vizito al la ponto, mi ankaŭ vizitis Wanping-fortikaĵon, kiu troviĝas antaŭ ĝi, sed ne sukcesis viziti la Muzeon de la Kontraŭjapana Rezistmilito de  Ĉina Popolo, ĉar estis jam malfrue kaj la muzeo estis fermita, tamen surstrate estis vigla komerco kaj multego da turistoj.


Okaze de mia reveno, fine de decembro, mi trovis preskaŭ dezertajn stratojn kaj sukcesis viziti la malplenan muzeon. Ankaŭ ĉe la ponto estis malmultaj turistoj, kaj tio permesis al mi trankvile promeni kaj senĝene foti ĉion, kion mi volis foti. Cetere mi konstatis, ke vintro estas la plej oportuna sezono por foti la ponton el ĝia flanko, ĉar dum somero la verdaj folioj de la arboj plantitaj laŭ la rivero kovras la ponton, kaj la nura maniero fari bonan foton de la ponto estas elirante tra la suda pordego kaj el tie atingi la bordon de la rivero, sed tiukaze oni devas refoje pagi por reveni al la ponto. Bileto al tiu ponto kostas 20 juanojn, prezo pli alta ol tiuj de plejparto de pekinaj turismejoj. La vizitoj al Wanping-fortikaĵo kaj la muzeo estas senpagaj.


La originala Lugou-ponto, detruita de inundo


Unue necesas klarigi, ke la nuna ponto ne estas la sama kiun Marco Polo vizitis: fine de la 17-a jarcento ĝi estis rekonstruita post inundo kiu ĝin serioze damaĝis, kaj akiris ĝian nunan aspekton. Steleo de imperiestro Kangxi klarigas pri la rekonstruado de tiu ponto, kaj lia nepo, imperiestro Qianlong, aldonis alian steleon kun sia poemo “Matena Luno sur Lugou”, kiu kontribuis por igi tiun ponton eĉ pli fama. La ponto estas 266.5 metroj longa kaj 9.3 metroj larĝa. Ĝi estas ambaŭflanke ornamita per statuoj de leonoj, ĉe kiuj sin kaŝas aliaj leonoj, tiel ke la ĝusta nombro de leonoj estas nekonata, sed io inter 482 kaj 496, sed laŭ antikvaj dokumentoj, la ponto origine havis 627 leonojn, ĉiu en malsama pozicio.


Apude estas fervoja ponto, kiu jam ekzistis en la epoko de japana agreso, kaj estas daŭre funkcianta. Lugou-ponto, kiu dum jarcentoj estis la nura ligante Pekinon al la alia flanko de Yongding-rivero, nun estas fermita por trafiko, kaj proksime de ĝi estas tunelo kaj moderna ponto de larĝa aŭtovojo por kunligi ambaŭ flankojn de la rivero. Ankaŭ altrapida fervojo preterpasas ĝin.

 

 

Post la malsukceso de Boksista Ribelo (Yihetuan-movado), fremdaj potencoj, inter ili Japanio, devigis Ĉinion subskribi protokolon, kiu garantiis al tiuj landoj la rajton teni soldatojn en Ĉinio, sub la preteksto protekti fervojon inter Pekino kaj Tianjin por garantii iradon inter ĉefurbo kaj haveno. Ili ankaŭ rajtis fari militajn ekzercojn en Ĉinio sen informi ĉinajn aŭtoritatojn. Japanio, tamen, invadis Manĉurion (1931) kaj samtempe multe kreskigis siajn trupojn ĉirkaŭ Pekino, multoble pli ol la limo difinita de boksera protokolo. En la nokto de la 7-a de julio 1937 okazis, ĉe Lugou-ponto, la fama incidento: milita ekzerco de japanaj soldatoj finiĝis per vera batalo kun ĉinaj soldatoj de Wanping-fortikaĵo. Oni ne scias kio kaŭzis la batalon, sed verŝajne ĉinoj, observante la movojn de japanaj soldatoj ĉirkaŭe, supozis ke temis pri vera atako kaj reagis al ĝi. Japana soldato malaperis kaj ĉinoj neis al japanoj la rajton eniri la fortikaĵon por kontroli ĉu li estis kaptito tie. Sekve Japanio atakis la fortikaĵon kaj tiel komenciĝis la dua Ĉin-Japana Milito.


Japanaj bomboj multe damaĝis la murojn de la fortikaĵo, kaj la konstruaĵoj interne estis detruitaj, tiel ke ĉinaj soldatoj estis translokigitaj al alia loko kaj tiu fortikaĵo ĉesis ekzisti, nur la muroj restis kiel memoraĵo. Nuntempe tie estas hutongo, la registaro rekonstruis unu el la antikvaj soldatejoj, ŝajne por turisma celo, sed mi neniam sukcesis viziti ĝin, kaj la impona Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo.


La muzeo troviĝas meze de iama Wanping-fortikaĵo


Eblas vidi markojn de kugloj kaj bomboj sur la ponto kaj muroj de la fortikaĵo. Multaj leonoj sur la ponto estas damaĝitaj, kelkaj ŝajne konsekvence de la bataloj okazintaj tie. Ankaŭ estas evidente ke kelkaj partoj de la ponto estis rekonstruitaj antaŭ ne multaj jardekoj, alia indico de detruado kaŭzita de la milito. En la muzeo estas fotoj, kiuj montras la bruliĝantajn domojn kaj damaĝitajn murojn kaj pordegojn de Wanping-fortikaĵo, kies ĉirkaŭaĵo, samkiel la apuda parko memore al la viktimoj de tiu milito, havas bombojn kiel dekoracio.


La muzeo estas tre interesa. Mi komence supozis ke estus malmulte da materialo por plenumi tiom grandan spacon, sed tute male, la kolekto estas granda kaj riĉa, kun fotoj, dokumentoj kaj divers-specaj postrestaĵoj de la milito. Tie oni povas detale koni la tutan historion de la milito kaj plurajn rakontojn pri homoj, kiuj estis parto de ĝi.



Mi neniam vidis matenan lunon sur Lugou-ponto, sed mi tie vidis belegan sunsubiron antaŭ reveni al mia hejmo. Alia avantaĝo de vizito al tiu loko dum vintro estas la frua sunsubiro.

 

Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments