El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN laŭdis Ĉinion pro ĝia kontribuo

| 2019-01-21
Bookmark and Share

La 11-an de januaro, en stabejo de UN en Nov-Jorko, María Fernanda Espinosa, prezidanto de la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN, ricevis intervjuon de raportiso de Xinhua-a Novaĵagentejo. Fotis Li Muzi, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


Antaŭ nelonge, María Fernanda Espinosa, prezidanto de la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN, ricevis intervjuon de ĉina raportisto. Ŝi laŭdis Ĉinion pro ĝia kontribuo, opiniante, ke Ĉinio estas  grava kunlabora partnero de UN. 


Espinosa diris: "Ĉinio estas grava kunlabora partnero de UN... Ĝi faris firman promeson pri subteno de multflankismo." Ŝajnas al ŝi, ke Ĉinio estas eksterordinara lando. 


Ŝi laŭdis Ĉinion pro ĝia kontribuo por traktado de klimata ŝanĝo, dirante: "Ĉinio multe penadis por trakti klimatan ŝanĝon kaj faris firman promeson tiuflanke." Ŝi opinias, ke estas laŭdinde, ke Ĉinio klopodas por ŝanĝi sian energi-strukturon kaj disvolvi renovigeblan energion. 


Espinosa ĝojas pro tio, ke Ĉinio liberigis pli ol 700 milionojn da homoj de malriĉeco. Ŝi diris: "Tio ja estas granda sukceso. Ĉinio estas grava forto por realigi la tagordon de UN en 2030 kaj ĝian celon pri daŭripova disvolvado."


Espinosa konstatis, ke kiel grava membro de la internacia komunumo, Ĉinio multe kontribuis por realigi la celon pri daŭripova disvolvado en 2030, kaj malrapidigi varmiĝon de la Tero. Ŝi esperas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en internaciaj aferoj.


Pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Espinosa esperas harmonian disvolvadon de la dulandaj rilatoj por feliĉigi la mondajn popolojn. Laŭ ŝi, harmonio, amikeco kaj kunlaboro de la du grandaj landoj feliĉigos la internacian komunumon, kunlaboro estas la plej bona maniero por levi kaj intimigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, la du landoj devas ĉiuflanke disvolvi la interrilatojn kaj pliigi kunlaborojn pri ekonomio kaj kulturo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments