El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN emisiis poŝtmarkojn por bonvenigi la novjaron laŭ la ĉina luna kalendaro

| 2019-01-21
Bookmark and Share


Antaŭ nelonge, por bonvenigi la Jaron de Porko laŭ la ĉina luna kalendaro, Poŝta Administracio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) emisiis specialan poŝtmarkaron pri porko. La poŝtmarkaro, kiu konsistas el 10 poŝtmarkoj kaj daŭrigis la stilon de la seriaj poŝtmarkoj pri simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo, havas ruĝan kaj oran ĉeftonojn kaj portas ĉinan papertondaĵon kiel elemento. Ĝi estas dezajnita de ĉina artisto Wu Shining.



UN estas la nura internacia organizo kiu rajtas emisii poŝtmarkojn. Post sia fondiĝo en 1951, Poŝta Administracio de UN emisiis pli ol mil specojn da poŝtmarkoj, kaj en la jaro 2010 ĝi ekemisiis poŝtmarkojn pri simbolaj bestoj laŭ la ĉina lunkalendaro. La ĉi-foja poŝtmarkaro pri porko estas la deka serio emisiita de la administracio. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments