El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj etaj ŝatantoj de Peppa Pig estis invititaj viziti Palacon Buckingham

| 2019-01-24
Bookmark and Share

Ĝemelinoj Mi Ai kaj Mi Ni esperas viziti Palacon Buckingham.  


Laŭ raporto de la brita novaĵretejo ITV News en la 21a de januaro, du etaj ŝatantoj de Peppa Pig el Ĉinio estis invititaj viziti Palacon Buckingham en somero por realigi siajn revojn.


Laŭ la raporto, 5-jaraj ĝemelinoj Mi Ai kaj Mi Ni loĝas en Ĉinio. Spektinte la animaciaĵon Peppa Pig ili esperas, samkiel la fraŭlino Kuniklo, esti invititaj viziti la palacon de brita reĝino. Poste ilia patrino aperigis ilian petvideon en socia retejo. En la video la ĝemelinoj sinprezentas, kaj demandas al brita reĝino ĉu ili povus“viziti ŝian ĝardenon”. Tiu video gajnis multe da atento kaj aplaŭdoj.


La video disvastiĝas interrete.


Spektinte la videon, brita ambasadorino en Ĉinio, Barbara Woodward, respondis ilin en la 11a de januaro, kaj invitis ilin preni posttagmezan teon en sia loĝejo. Unu semajnon poste, la ĝemelinoj kune prenis posttagmezan teon kun la ambasadorino Woodward.


Barbara Woodward diris en sia socia retejo, ke ŝi“tre ĝojas vidi ĉarmajn Mi Ni kaj Mi Ai! Mi estis kortuŝita pri ilia revo, inspirita de Peppa Pig, viziti la Palacon Buckingham. Ni volas helpi ilin havi mojosan sperton, kaj instigas pli da ĉinaj familioj viziti Brition kaj konatiĝi kun ĝiaj historio kaj kulturo. Kultura interŝanĝo alproksimigas homojn de Ĉinio kaj Britio.”


Ekrankopio el la socia retejo de brita ambasadorino Barbara Woodward


En la animaciaĵo Peppa Pig, la Reĝino premiis al la kuniklo, kiu plej diligente laboris en la lando, kaj invitis ŝin al la palaco por ricevi la premion.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments