El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas versparoj por la Printempa Festo?

| 2019-01-31
Bookmark and Share


Tia versparo devenis de tabuloj faritaj el persika ligno kaj pendigitaj ĉe la pordo en la dinastio Zhou (de la 11-a jarcento a.K ĝis 256 a.K). Oni faris tion ĉar la ligno de persika arbo estas en ruĝa koloro, kaj la homoj de tiu epoko kredis ke la ruĝo estas bonaŭgura kaj forpelas malbonojn. En la dinastio Song (960-1279) la tabulon anstataŭis ruĝa paperpeco, kaj oni komencis skribi ion sur ĝi. La paperpecoj kun nete surskribita versparo simpla kaj delikata priskribas la epokon kaj esprimas bondezirojn. Dum la Printempa Festo ĉiuj familioj algluas paperpecojn al muro por aldoni festan atmosferon.






Versparoj fakte estas speco de vortludo. Ĝi postulas simetrion de ambaŭ flankoj: la nombroj de la ideogramoj devas esti samaj; la vortaranĝoj same devas esti ekvilibraj, ekzemple ĉe ambaŭ flankoj, substantivo kontraŭ substantivo, verbo kontraŭ verbo. Cetere, rimoj endas esti konsideritaj. Pro la pli kaj pli granda aperteco de la lando, kreivo de tia versparo nun furoras inter gejunuloj de Ĉinio. Por tiaj versparoj en la angla aŭ ofte en la ĉineca angla, oni preferas simplajn vortojn, ekzemple: "EAT WELL SLEEP WELL HAVE FAUN DAY BY DAY" kaj "STUDY HARD WORK HARD MAKE MONEY MORE AND MORE". Multaj homoj komentis, ke tiaj versparoj estas tre kreivaj kaj amuzaj, kaj estas ankaŭ produktoj de kultura kunfandiĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments