El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Aperis la kurda kaj taĝika versioj de la konata lernolibro de Stano Marĉek

| 2019-02-01
Bookmark and Share


Lastatempe, dank'al plurnacia kunlaboro kadre de la kontinentaj komisionoj de UEA kaj dank'al subvencio de ESF, aperis la kurda kaj taĝika versioj de la konata lernolibro de Stano Marĉek. Tiu atingo estas aparte gratulinda, ĉar antaŭe neniam aperis lernolibro pri Esperanto en la kurda lingvo! 


Kiel akiri la lernolibrojn


La lernolibrojn kaj la diskojn oni povas mendi rekte ĉe Stano Marček (Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio, +421 905 438031, stano.marcek@gmail.com), aŭ ĉe UEA, post apero de la informoj en la libroservo de UEA http://katalogo.uea.org/


La kosto estos proksimume 10 eŭroj inkluzive de la sendokostoj. Nepagopovuloj povas peti ekzempleron ĉe: komisiono.MONA@gmail.com


Eldonaĵoj de Stano Marček troviĝas ĉe la reta libroservo Martinus (slovake): martinus.sk/knihy/vydavatelstvo/Stano-Marcek/


***


Stano MARČEK, oficiale Stanislav MARČEK, estas slovaka esperantisto, instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto kaj laŭreato de Premio Deguĉi. Li posedas propran eldonejon en kiu li eldonas eldonaĵojn de si mem kaj de aliaj aŭtoroj. Lia lernolibro Esperanto per Rekta Metodo estas disponebla por aliaj instruistoj kun aldona instrua materialo, kiel priskribitaj bildoj, sonregistrita modela parolo kaj muzika albumo Kantoj por Kursoj por engaĝigi lernantojn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments