El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis altnivela ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono

| 2019-02-02
Bookmark and Share

La 30an de januaro en la Eisenhower-a Administra Ofic-Konstruaĵo, ĉe la Blanka Domo, en Usono, malfermiĝis komerca kaj ekonomia interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono.


En la 30a kaj 31a de januaro en Vaŝingtono okazis la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter la ĉina delegacio, sub la gvido de Liu He, membro de Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro kaj ĉefo por ĉiuflanka ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, kaj la usona delegacio, sub la gvido de la usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer.


La du flankoj, gviditaj de la interkonsento atingita de la dulandaj ŝtatestroj en Argentino, diskutis pri komerca ekvilibro, transdono de teknologio, protekto de intelekta proprieto, nedoganaj barieroj, sektoro serva, agrikulturo, efektivigo de mekanismo kaj demandoj zorgataj de Ĉinio.


La estroj de la du flankoj faris sincerajn, detalajn kaj konstruemajn diskutojn ĉefe pri komerca ekvilibro, transdono de teknologio, protekto de intelekta proprieto, efektivigo de mekanismo kaj aliaj temoj komune zorgataj kaj demandoj zorgataj de la ĉina flanko, kaj la interkonsiliĝo akiris gravan periodan progreson. 


La du flankoj ankaŭ difinis la daton kaj vojmapon de la venonta renkontiĝo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments